El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 5-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono

| 2013-07-11
Bookmark and Share

Wang Yang parolas en la inaŭguro de la 5-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono. 

 Joe Biden parolas en la inaŭguro de la 5-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

 

 

    La 10-an de julio en Vaŝingtono de Usono inaŭguriĝis la 5-a Strategia kaj Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Specialaj reprezentantoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, Wang Yang, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Yang Jiechi, ŝtata konsilanto de Ĉinio, specialaj reprezentantoj de usona prezidento Barack Obama, John Forbes Kerry, ŝtata sekretario de Usono, kaj Jacob Lew, usona ministro pri financo, kune prezidis la inaŭguron kaj faris parolon. Usona vicprezidento Joe Biden ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon.

 

    Wang Yang diris en sia parolo, ke la ĉi-foja dialogo servas kiel ligilo inter la pasinteco kaj la estonteco kaj estas por malfermi novajn perspektivojn. Ĝi enkorpigas la ideon de novtipaj rilatoj inter grandaj landoj pri nekonflikto, nekontraŭeco, reciproka respekto, kunlaboro kaj komuna gajno. Por solvi la problemojn kaj malakordojn aperintajn en la procezo de rapida disvolviĝo de la dulandaj ekonomiaj rilatoj la du flankoj devas malgrandigi diferencojn kaj regi diverĝojn per dialogoj por ne politikigi la ekonomiajn aferojn, ne grandigi la aferojn kaj ne ŝanceli la fundamenton de la stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono pro iuj aferoj. La bona kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono fariĝos fundamenta ŝtono por la paco kaj stabileco de la mondo kaj motoro por prospero kaj disvolviĝo de la mondo. Li diris ankaŭ, ke la du landoj devas kune penadi por skribi novajn ĉapitrojn pri kunlaboro trans la Pacifiko.

 

    Joe Biden diris en sia parolo, ke Usono kaj Ĉinio estas grandaj landoj kun grava influo, kaj la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la duflankaj interrilatoj plej gravaj en la mondo. La bonaj kunlaboroj de la du landoj estas necesaj por akceli daŭrigeblan kreskadon de la dulanda ekonomio, traki diversajn tutglobajn defiojn kaj akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de la Azi-Pacifika regiono eĉ tiujn de la mondo. Usono bonvenigas disvolviĝon de Ĉinio kaj kredas, ke la procezo de la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio utilos al Usono kaj al la mondo. La strategia kaj ekonomia dialogo inter Usono kaj Ĉinio estas grava por la du landoj. Li deziras, ke la ĉi-foja dialogo akiru pli multajn praktikajn atingojn por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio kaj por feliĉigi la popolojn dulandajn kaj tutmondajn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments