Ĉefpaĝo

Klubanoj de Interkultura Centro Herzberg ekskursis

| 2013-07-11
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

 

    Bela vetero allogas al migrado, promenado en la arbaro, montaro. Klubanoj de Interkultura Centro Herzberg ekskursis komune, babilante, ekzercante Esperanton kaj atingis la montosupron de 'Granda Bulbo' (Großer Knollen, 687m), vizitis la elvidturon por ĝui la belegan panoramon de la pinto kaj refreŝigis sin en la eta restoracio, por kiu antaŭ multaj jaroj ili pretigis la unuan esperantlingvan menukarton en Herzberg aŭ Harz - la Esperanto-urbo. Bona etoso, bela vetero, agrabla kunestado, testado de la facila promenvojo, kiun ni uzos por gvidi la partoprenantojn de la 46a ILEI-konferenco.

 

(el esperanto-urbo)

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments