Ĉefpaĝo

Oni angligos la retejon Brila Ĉina Kulturo

| 2013-07-11
Bookmark and Share

 

 

 En la subskriba ceremonio de la interkonsento de la du unitoj

 

     La 9-an de julio okazis la subskriba ceremonio por oficiale komencigi la angligan laboron al la retejo Brila Ĉina Kulturo (www.chiculture.net) konstruita de la Hongkong-a Institudo pri Ĉina Kulturo. Tio signifas, ke oni aldonos la anglan version de la retejo en la futuro.

 

     La tradukaj laboroj estos plenumitaj de la plej elstaraj specialistoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG). Al la ceremonio ĉeestis Li Yeguang, prezidanto de la konsilio de la Hongkong-a Institudo pri Ĉina Kulturo, sur la interkonsento subskribis Hu Congjing (dekstre en la unua vico), plenuma estro de la menciita instituto, kaj Huang Youyi (maldekstre en la unua vico), vicprezidanto kaj ĉefredaktoro de ĈIEG.

 

     Laŭ la interkonsento, la tradukaj laboroj en la unua periodo tuŝos 150 temojn kun la totala nombro de la ĉinaj ideogramoj je 5 milionoj, la plenumado de la laboroj posedas 3 jarojn. Oni alŝutos la anglan version paŝo post paŝo antaŭ la fino de la kuranta jaro. Tiam la anglalingva regantoj havos novan platformon por profunde koni la ĉinan kulturon. Li Zhaoji (Lee Shau Kee), fama riĉulo de Hongkongo, estas la aŭspicianto de ĉi tiu programo.

 

     Huang Youyi diris post la subskriba ceremonio, ke la kunlaboro inter la instituto kaj ĈIEG specigos la ĉinan kulturon, tio adaptas la legan kutimon de fremduloj kaj speciale taŭgas por la konigo de la kulturo de Ĉinio kaj ĝia historio.

 

     La retejo Brila Ĉina Kulturo estas grandioza kultura retejo kiu kovras pli ol 130 landojn kaj regionojn de la tuta mondo post sia malfermo. Ĝi estas grava fenestro por la eksterlandaj legantoj scii kaj koni la ĉinan kulturon, kaj gajnis la premion "Plej Bona Kultura Retejo" donita de UN.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments