El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Pekin-Makaa Simpozio de Kunlaboro kaj Interŝanĝo

| 2013-07-12
Bookmark and Share

 

 

 

Registaraj departementoj el Pekino kaj Makao subskribas kadrajn interkonsentojn de kunlaboroj.  

 

    La 10a de julio en la Konferenca kaj Distra Centro de Makaa Turo inaŭguriĝis la dua Pekin-Makaa Simpozio de Kunlaboroj kaj Interŝanĝoj, kunaranĝita de la popola registaro de Pekino kaj la registaro de la Speciala Administracia Regiono de Makao.

 

    Kun la temo "profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj akceli komunan gajnon kaj disvolviĝon" la simpozio konsistas el subskribo de kunlaboraj interkonsentoj, prezentado de kunlaboraj interŝanĝaj programoj, fotoekspozicio "Ĉarmo de Pekino" kaj aliaj aranĝoj. Preskaŭ 120 reprezantoj de ĉirkaŭ 70 entreprenoj kaj organizoj el Pekino kaj kelkdek entreprenoj kaj organizoj el Makao ĉeestis en la ceremonio de subskribo, kaj ili intertraktis pri produktaĵa agentado, invest-kunlaboro, merkata ekspansiigo en portugallingvaj landoj.

 

    Laŭ nekompleta statistiko, en nur unu tago, en kiu okazis la subskribo, 18 entreprenoj kaj organizoj el Pekino kaj Makao subskribis 11 kunlaborajn interkonsentojn, kun la totala sumo de 4.1399 miliardoj da juanoj, je 61.1% pli multe ol dum la lasta simpozio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments