Ĉefpaĝo

Malfermita la Ĝarden-Ekspozicio pli ol unu monaton

| 2013-07-12
Bookmark and Share

 

 

 Anina, la miliona vizitanto de la Ĝarden-Ekspozicio

 

de YAO JING

 

    "Bonvenu al la Pekina Ĝarden-Ekspozicio!", ĥore diris stabanoj de la ekspozicio por gratuli usonan junulinon Anina pro tio, ke ŝi fariĝis la miliona vizitanto de la ekspozicio.

 

    "Aĥ! Estas granda surprizo, nekredeble!", esprimante la ĝojon Anina kovris la buŝon per la manoj. Ŝi diris: "Kvankam mi ankoraŭ ne eniris la ekspozicion, mi supozas, ke ĝi devas esti ĝardeno tre revplena, bela kaj bonŝanca; mi mem ja estas tre bonŝanca ricevi grandan surprizon! Mi volas diskonigi la ekspozicion al miaj geamikoj tiel ke ankaŭ ili vizitu ĝin."

 

    En la jaro 2008 Anina venis al Ĉinio por labori kaj nun ŝi jam bone parolas la ĉinan lingvon. Ŝi ricevis specialan donacon: serion da memoraj medaloj pri la Ĝarden-Ekspozicio kaj la talismanon Yuanyuan.

 

    La 9-a Internacia Ĝarden-Ekspozicio estas la plej granda nacia evento post la Pekinaj Olimpikoj. Jam pli ol unu monato pasis de post ĝia malfermiĝo. En la ekspozicio eksponiĝas belaj ĝardenoj el diversaj landoj kaj okazas multaj artaj aranĝoj, kiuj estas amase vizitataj. La 11-an de julio, kiam estis unu el la tri feriaj tagoj de la Drakboata Festo, ĝin vizitis 75 mil personoj. Tiu nombro ne nur estis rekorda por la ekspozicio mem, sed ankaŭ superis tiujn de aliaj famaj kaj belaj turismejoj en Pekino. La Ĝarden-Ekspozicio jam fariĝas multe rekomendata turisma celo en la urbo. Ĝi sukcese prezentas la belan Pekinon al la mondo!

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments