Ĉefpaĝo

Intervjuo de ĈRI al E-Muzeo

| 2013-07-12
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

 

 . S-ro Hu Xiaolin, estrarano de la Zaozhuang-a Universitato akceptas la intervjuon de ĈRI.

 S-ro Cao Shengqiang, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato respondas la demandojn de la raportistoj.

S-ro Sasaki Teruhiro, eksa prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Mmovado  

 Fraŭlino Alinka el Nepalo intervjuata

 S-ino Zheng Shenfang, estrarano de la Ŝanhaja Financa universitato, intervjuata

 

 Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

   

    En 10-a de julio Xiao Henggang, Wang Shanshan kaj Ding Xiaoshong, raportistoj el la Ĉina Radio Internacia faris viziton al E-Muzeo kaj intervjuojn al s-roj Hu Xiaolin kaj Cao Shengqiang, estraranoj de la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio, kaj ankaŭ al s-ro Sasaki Teruhiro, eksa prezidanto de la Komisiono pri la Azia E-Movado, kaj al fraŭlino Alinka, nepala esperantistino, kiu studas en la Zaozhuang-a Universitato. La intervjuo temas pri la konstruo de E-Muzeo kaj pri la stato de fremdlandaj samideanoj en la Zaozhuang-a Universitato.

 

    Dum la vizito al la muzeo ili renkontiĝis kun la 28-kapa grupo el la Ŝanhaja Financa Universitato, ankaŭ kiu vizitas la muzeon, kaj la raportistoj el la Ĉina Radio Internacia kaptis tiun okazon kaj faris intervjuon ankaŭ al s-ino Zheng Shenfang, estrarano de la menciita universitato.

 

     Nun la muzeo servas ja kiel bona loko por propagandi Esperanton. Dum du monatoj post la prova funkcio de la muzeo jam pli ol 700 vizitantoj venis al la muzeo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments