El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino disvolvos verdajn tegmentojn

| 2013-07-15
Bookmark and Share

Verda tegmento de la Pekina Universitato de Ĉina Medicino

 

     La 14an de julio raportisto informiĝis de la Pekina Asocio de Verdaj Tegmentoj, ke "verda tegmento", kombinado de la arkitekturo kaj la hortikulturo, fariĝis nova maniero de la urba verdigo, kiam akriĝas kontraŭo de konstru-spaco kaj gazono. Ĝis la jaro 2012 pli ol 1.2 milionoj da kvadrataj metroj de tegmentoj estis kovritaj de verdaj plantoj. La kvanto estis ĉirkaŭ 1% de la tegmentoj de la konstruaĵoj en Pekino. Kvankam la procento ne estas granda, tamen oni pli kaj pli atentas la aferon.

 

    La verdigo de tegmentoj estas tio, ke oni plantas arbojn, florojn, herbojn kaj similajn verdajn plantaĵojn sur tegmentoj kaj terasoj de konstruaĵoj. Tio povas beligi urbajn pejzaĝojn kaj plibonigi biofunkciojn en urboj, konservi pluvon, mildigi efekton de varma insulo, kaj pliigi kvanton de la verda spaco kaj la videbla verda spaco en urboj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments