Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis en Kanado ekspozicio de bildoj pri Ĉinio

| 2013-07-15
Bookmark and Share

 

 

Fang Li (meze), ĝenerala konsulo de Ĉinio en Toronto  

 

 

     La 13-an de julio inaŭguriĝis en Kanado ekspozicio de bildoj pri la ĉina kulturo, kiu estis organizita de la Kanada MultKultura Interŝanĝa Asocio.

 

    Eksponiĝis 60 bildoj pri atingoj de Ĉinio akiritaj en la pasintaj 64 jaroj en konstruado kaj socia disvolviĝo. Ili prezentas protektadon de Ĉinio al nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj la evoluon de la tradicia kulturo de la lando.

 

     La ĝenerala konsulo de Ĉinio en Toronto faris parolon en la inaŭguro de la ekspozicio. Li diris, ke la ĉina kulturo enhavas kvalitojn de harmonio, malfermo kaj toleremo, kiuj naskis multajn partiojn de la kulturo. Tio konformas al la koncepto pri diversaspekta kulturo kaj multnacia harmonio aplaŭdataj de Kanado. Kvankam Ĉinio kaj Kanado havas tre longan distancon, tamen la du landoj havas tradician amikecon. Li esperas, ke la du landoj povas kontinue multigi kulturan komunikadon por pli profunda interkompreno kaj pli bela futuro.

 

     En la inaŭguro estis prezentitaj ĉinaj kantoj kaj dancoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments