Ĉefpaĝo

"Viva biblioteko" en Chongqing

| 2013-07-15
Bookmark and Share

 Danco por koni unu la alian antaŭ interkomunikado

Fremdlandano parolas pri siaj vivstilo, moroj kaj tradicioj.  

 

     Nun "vivaj bibliotekoj" furoras en Chongqing, Ŝanhajo, Ningbo, Chengdu, Dalian kaj aliaj lokoj de Ĉinio. De la 14a de julio "vivaj libroj" estas "pruntepreneblaj" en la Chongqing-a Biblioteko, kaj multaj lokanoj povas komunikiĝi kun eksterlandanoj por koni iliajn travivaĵojn.

 

     "Viva biblioteko" originas de Kopenhago, Danio. Homoj kun malsamaj vivspertoj estas invititaj por "reciproka legado" per vizaĝ-kontraŭ-vizaĝa komunikado.

 

     Simile al la dana "viva biblioteko" en formo, tamen la ĉinaj estas flekseblaj en legolokoj. Oni povas "legi" en legklubo, tetrinkejo aŭ kafejo apud la "viva biblioteko", kaj en iuj leglokoj troviĝas specialaj legoĉambroj.

 

     "Viva biblioteko" estas nova sperto por chongqing-aj loĝantoj. La biblioteko invitas "vivajn librojn" el malsamaj landoj, kaj oni povas "legi" la "librojn" per pluraj lingvoj. Tio helpas la legantojn koni fremdlandanojn kaj iliajn kulturojn. Estas la unua fojo, ke "viva biblioteko" en Ĉinio havas "librojn" de eksterlanda versio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments