El Popola Ĉinio>头条新闻>

Chang'e-2 kreis novan rekordon

| 2013-07-16
Bookmark and Share

 

 Bildo de Chang'e-2

 

    La 15-an de julio, la Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por la Nacia defendo de Ĉinio deklaris, ke en la 14-a de julio la luna satelito Chang'e-2 jam havis la distancon for de la Tero je 50 milionoj da kilometroj, tio kreis novan rekordon. Nun la satelio estas en bona ordo kaj kontinue flugas al pli malproksima eksterspaco. Laŭ statistikoj, ĝi povas flugi ĝis la plej malproksima punkto, kiu havas la distancon for de la Tero je 300 milionoj da kilometroj.

 

    Chang'e-2, kiel la gvidanta satelito de la lun-sondila projekto de Ĉinio, estis lanĉita en la jaro 2010. Ĝi pli kaj pli malproksime flugas for de la Tero kaj ĉiam kreas novan rekordon.

 

    En la dua duono de la kuranta jaro, Chang'e-3 estos lanĉita al la Luno por fari la unuafojan surteriĝon en alia ĉiela korpo ekster la Tero.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments