Ĉefpaĝo

Rejkjaviko atendas vin… Kaj mil aliajn kongresanojn

| 2013-07-16
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

 La Rejkjavika koncert-konferenca centro "Harpa" - nia ĉi-jara kongresejo

 

La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA.

Unue respondas Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario.

Se ne estas sekreto, kiu estas la feliĉa milulo?

La islanda veterano Hallgrimur Sæmundsson.

Kaj el kiuj landoj oni aliĝis plej amase?

Plej multe da aliĝintoj estas el Japanio (97), Francio (88), Germanio (83), Ĉinio (59), Italio (44) kaj Nederlando (42).

Ĉu la laŭlanda distribuo estas kutima, aŭ en la antaŭaj jaroj la supro de la landlisto estis alia?

Kutime la tri pintaj landoj estas samaj kiel ĉi-jare. Ili alternas laŭ ordo inter si kaj ofte ankaŭ kun la kongresa lando. Rimarkinda estas la kvanto de ĉinoj en Rejkjaviko. Eble Ĉinio aperos inter la unuaj landoj kun plej multe da aliĝoj ankaŭ al la venontaj UK-oj.

Ĉi-jare la Loka Kongresa Komitato estas malgranda, nur 14-persona, ĉu ĝi sukcesas fari la tutan laboron, kiun kutime LKK faras, aŭ la Roterdamaj CO-anoj havas pli da ŝarĝo ol normale?

Fakte en Havano LKK estis nur 9- kaj en Kopenhago 11-persona! Kun la profesiigo de la Kongresa Fako de UEA la laboro de LKK malgrandiĝis. La taskoj de LKK ĉefe rilatas al laboro tuj antaŭ la kongresa semajno kaj dum ĝi. Kompreneble, tio ne signifas, ke LKK nenion faras monatojn kaj jarojn antaŭ la UK, sed por la fruaj taskoj ne necesas granda nombro da laborantoj. Dum la UK en Rejkjaviko laboros ankaŭ alilandaj helpantoj.

La provizora programo, aperinta en la Dua Bulteno, estas tradicia. Ĉu tamen la kongreso havas iujn novajn aŭ nekutimajn programerojn?

La programo estas sufiĉe plena de la tradiciaj programeroj kiuj ne povas manki en UK-oj. Unu semajno apenaŭ sufiĉas por eviti koliziojn inter tiuj programeroj kaj ankaŭ inter ili kaj aliaj programeroj kiuj okazas nur unufoje aŭ neregule. Tamen ni provas aldoni novajn, interesajn erojn; ekzemple ĉi-jare estos 5-leciona kurso pri la historio de Esperanto. Ni ankaŭ provas doni lokan etoson al la programo, ekzemple per prelegoj pri la lando.

Ni aŭdis plendojn de kelkaj homoj, ke ili ne sukcesis ricevi lokon en la antaŭ- aŭ/kaj postkongresaj ekskursoj. Ĉu oni ne antaŭvidis grandan interesiĝon pri ili?

Kelkaj kongresanoj kontaktis nin provante trovi ekstran lokon en antaŭ- kaj postkongresa ekskursoj. Por la postkongresa ni sukcesis havi ekstran grupon dank' al nia agentejo en Islando. Bedaŭrinde ĉe la antaŭkongresa ekskurso la problemo estas, ke la kapacito en la hoteloj laŭ la itinero de la ekskurso ne sufiĉas por la granda kvanto de turistoj (ne nur esperantistoj) kiuj volus mendi.

Kia kultura kaj arta programo atendas nin en Rejkjaviko?

Ĝi estos sufiĉe riĉa, i.a. kun la partopreno de pianistino kaj baritono el Argentino, violonistino el Usono, teatra grupo el Ĉeĥio, aktoro el Serbio, disk-ĵokeo el Germanio, muzikista duopo el Svedio kaj kantisto el Italio.

Personoj, kiuj interparolis kun ni pri la kongreso scivolas pri tri aferoj: (1) la vetero en Rejkjaviko kaj la kunprenendaj vestoj; (2) la eblo interkompreniĝi surloke en vendejoj, restoracioj, muzeoj…; kaj (3)islandaj gustumindaĵoj…

Ŝerce islandanoj diras, ke, se vi ne ŝatas la veteron, atendu 5 minutojn kaj ĝi ŝanĝiĝos komplete. Somere ne estas altaj temperaturoj, inter 10 kaj 20 gradoj, sed povas esti sufiĉe da vento. Konsilindas do varm(et)aj vestaĵoj, ĉefe kontraŭ vento kaj pluvo. La interkompreniĝo inter la lokuloj kaj turistoj okazas ĉefe en la angla, dana, sveda, norvega kaj germana. Oni ĉefe manĝas fiŝaĵojn kaj ŝafaĵojn, kaj precipe tiuj lastaj tre bongustas. En Rejkjaviko estas ankaŭ kelkaj vegetaraj restoracioj. Konsiderante la kvanton de loĝantoj, impresis min la kvanto de 24-horaj vendejoj dise tra la urbo.

La konversacion daŭrigas Ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.

 

En la inaŭguro de la unua Rejkjavika UK (1977), kiun ĉeestis la prezidento de Islando d-ro Kristján Eldjárn, gravan 40-minutan paroladon faris Ĝenerala Direktoro de Unesko Amadou-Mahtar M'Bow; en la inaŭguro parolis en Esperanto la Islanda kulturministro kaj la urbestro de Rejkjaviko. Ĉu kaj kiel ĉi-jaran kongreson apogas aŭtoritatoj internaciaj kaj landaj?

La apogo de landaj aŭtoritatoj estas ĉefe morala, ekzemple, partopreno de gravuloj en la Honora Komitato. Okazos ankaŭ la tradicia urba akcepto. Pri ĉeesto de aŭtoritatuloj en la inaŭguro oni ekscios nur iom antaŭe, sed io same unika kiel en 1977 ja ne okazos.

Kiel estos traktata la kongresa temo "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj"?

La traktadon reĝisoros Orlando Raola, kies planon mi ankoraŭ ne konas detale.

Tri el la kvar plej freŝaj kongresurboj (Havano 2010, Kopenhago 2011, Rejkjaviko 2013) troviĝas surinsule kaj unu (Hanojo 2012) en la Hindoĉinia duoninsulo. Ĉu nur hazardo? Same kiel tio, ke tri kongreslandoj (Francio 1998, Brazilo 2002, Italio 2006) samjare fariĝis mondaj ĉampionoj en futbalo?

La insuleco estas nur amuza hazardo. Ke tri kongreslandoj gajnis la futbalan mondpokalon, estas ne hazardo sed koincido. Kiel vi vidos, venontjare Argentino estos monda ĉampiono.

Kvankam la Rejkjavika UK estos pli granda ol tiuj en Havano kaj Hanojo, ĝi daŭrigas la serion de "magraj kongresoj": post Pekino (2004), Vilno (2005) kaj Florenco (2006) neniu UK allogis pli ol 2000 personojn, kaj facile prognozeblas, ke ankaŭ la kongreso en Bonaero estos malgranda. Kial oni elektas kongresi en landoj, kiuj ne logas multajn, ja oni povus pli ofte kongresi en Francio, Italio aŭ Hispanio kun pli da kongresanoj kaj pli da profito por UEA?

Ĉe elekto de landoj UEA dependas de tio, de kie venas invitoj. La malfortiĝo de la movado en multaj landoj kaŭzis, ke landaj asocioj tie hezitas aŭ tute ne pretas inviti UK. Tamen, la malkresko de nombroj ne okazis nur pro la lokoj sed ankaŭ pro la monda ekonomia krizo, kiu reduktis turismon ĝenerale.

Pli da geografio: Ĝis 1981 el la unuaj 65 UKoj nur kvar okazis ekster Eŭropo, sed dum 2000–2015 Eŭropo gastigis naŭ kongresojn, kaj sep okazis ekster ĝi. Ĉu la ekstereŭropiĝa tendenco daŭros?

Konvena ritmo estus unu UK en tri jaroj ekster Eŭropo anstataŭ ĉiun duan jaron kiel en la lastaj jaroj. Estas interese, eĉ se negative, ke nun kiam UK ofte estas ekster Eŭropo, iuj eŭropanoj plendas, ke ĝi estas multekosta, ĉar ĝi okazas "malproksime". Kun la tutmondiĝo de UEA ankaŭ UK-oj tutmondiĝis, kion eĉ komitatanoj de UEA ne ĉiam komprenas – ekzemple en komitatkunveno en Havano iu plendis pri la malproksimeco de Kubo. Kubaj esperantistoj evidente pensis malsame pri tio.

La jubilea 100a UK okazos post du jaroj en Lilo. Ĉu jam estas intereso pri la 101a kaj postaj? Kiam oni unuafoje kongresos en Ruslando kaj rekongresos en Usono?

Estas interesiĝo almenaŭ en Koreio, Kroatio kaj ankaŭ en Portugalio, kie UK neniam okazis. Interesiĝo estas ankaŭ en la usona landa asocio, sed mi dubas, ke UK povus okazi tie tre baldaŭ, kaj same pri Rusio, kies landa asocio laŭ mia scio ankaŭ ne pensas pri ebleco de UK-invito.

Multaj kritikas la UK-ojn kaj proponas iel evoluigi ilin. Kiuj proponoj ŝajnas al vi realigindaj, realigeblaj kaj realigendaj?

Verdire mi apenaŭ vidis tiajn proponojn. Kutima trajto de la proponantoj estas, ke ili ne havas ideon pri la tuta komplekso de aferoj, kiuj ligiĝas al la okazigo de UK. Laŭdire UK ne ŝanĝiĝas, sed ĝi ja ŝanĝiĝas iom post iom, pro kio oni eble ne rimarkas tion. Nuntempe la baza programo havas plurajn erojn, kiuj mankis antaŭ 10–20 jaroj. Neniu alia projekto en la Esperanto-movado estis same sukcesa kiel UK kaj estus danĝere riski tiun sukceson per drastaj ŝanĝoj.

Laste: vi partoprenis multegajn kongresojn. Kiu(j) el ili plej pozitive impresis vin?

La aliaj ja restas en la ombro de mia unua UK en Helsinko en 1969, ĉar mi eĉ nun funkcias per la motiviĝo, kiun inokulis en mi Ivo Lapenna per sia festparolado tie. Rejkjaviko estos mia 30-a, sed nur du UK-ojn post 1969 mi ĉeestis kiel simpla kongresano: Stokholmon en 1980 kaj Budapeŝton en 1983, kaj mi ne povas elekti inter ili. Pri tio, kiu impresis min plej multe inter tiuj, kiujn mi kunorganizis kiel funkciulo de UEA, mi preferas pensi post mia emeritiĝo.

Dankon, kolegoj, pro la afablaj respondoj. Ĝis renkontiĝo en Rejkjaviko!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Fotoj de Francisko L. Veuthey

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/06/uk98/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments