Ĉefpaĝo

Vojaĝo al Henan: Anyang, la muzeo de la ĉina skribado

| 2013-07-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

 


Grupa foto antaŭ la Muzeo  
 

Pentraĵo pri ĉasado
 
 

Bambua papero, antikva tekniko
 
 

Antikva ĉina manskribado
 
 

Fabrikantoj de papero
 
 

Portreto de ĉina viro sur ŝtono 
 

 

    Dum la vojaĝo al Henan mi multon vidis kaj eksciis. Post Linzhou ni veturis al Anyang: dum mia vivo mi multe promenis tra la mondo, sed antaǔe neniam aǔdis pri tiu ĉi urbo. Tamen ĝi estas gravega loko por la ĉina historio. Anyang estas unu el la ok antikvaj ĉefurboj de Ĉinio, ĝi estas lulilo de la ĉina civilizacio.

 

    Anyang estis dum jarcentoj la naskiĝurbo de multaj ĉinaj historie mirindaj personoj. La listo de kialoj por ĝin viziti estas longa, unu el ili estas certe la Nacia Muzeo de la Ĉina Skribado, de la antikvegaj ĝis la nunaj tempoj (en la lasta ĉambro estas eksponitaj komputiloj: "La interreta erao").

 

    Tiu ĉi arto, la skribado, estas aparte grava, ĉar per ĝi eblas transdoni tion, kiun ni nomas konon, en ĉiaj ĝiaj kampoj kaj nuancoj. Sen skribado evoluado ne povus okazi.

 

    La Muzeo, konstruita laǔ kombino de arkitekturoj moderna kaj antikva, havas stilon de Shang-dinastio(la 16-a jarcento a.K.--la 11-a jarcento a.K.). Ĝi kun areo de 256 muoj (15 muoj egalas al l hektaro) inaǔguriĝis antaǔ kvar jaroj, havas 11.300 kulturajn trovaĵojn pri skribado: orakoloj skribitaj sur ostoj, skriboj sur bambuo, ŝtonoj kaj silko, ankoraǔ aĵojn pri la historio de la ĉinaj ideogramoj, kaligrafio kaj la multnombraj nacimalplimultaj skribsistemoj.

 

    En la majesta konstruaĵo estas aldone centro de scienca esploro, centro por la disvastigo de la sciencaj interŝanĝoj, halo por lernado de orakoloj skribitaj sur ostoj.

 

    Se temas pri homa lingvo kaj ĝiaj signoj dum la tempoj, la Muzeo en Anyang estas sendube unu el la plej aǔtoritataj institutoj en la mondo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments