Ĉefpaĝo

Vojaĝo al Henan - Linzhou kaj Anyang: naturo, industrio kaj estonteco

| 2013-07-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


 Kelkaj gekolegoj promenas tra la montoj
 
 
Mirindaj montoj de Henan
 

Akva spegulo inter la montoj 
 

Koleginoj sur la akvo 
 

Fabriko de ŝtalo, dum la prilaborado 
 

Pumpmaŝinoj 
 

Laboristoj 
 

Nova urbo-planado 

 

    Kio aparte surprizis min en Henan, krom la mirinda naturo, kvazaǔ surtera Edeno, estis multaj malsamaj fabrikoj, kiuj abunde produktas kaj kiuj estas fonto de laboro kaj de socia sekureco por konsiderinda nombro da lokaj loĝantoj kaj iliaj familioj. Eble tiuj ĉi estas tute superfluaj konsideroj por ordinaraj ĉinoj, sed ne por mi, italo, kiu legante interrete preskaǔ ĉiutage la italajn ĵurnalojn havas naǔzon: unu post la alia entreprenoj fermas siajn pordojn, laboristoj perdas siajn okupon kaj salajron, do miloj da familioj havas realajn malfacilaĵojn dum monatoj aǔ jaroj, brilaj gejunuloj post magistriĝo eterne atendas ŝancon labori aǔ tion faras senpage.

 

    En la urboj Linzhou kaj Anyang, akompanate de miaj zorgemaj gekolegoj kaj lokaj gravuloj, mi vizitis sufiĉe da fabrikoj kaj pere de ĝentilega kolegino-tradukistino (mia ĉina lingvo estas ankoraǔ iom primitiva) eksciis de iliaj direktoroj kaj laborantoj multe da interesaj informoj pri malsamaj aferoj, t.e. produktiveco, labor-kondiĉoj kaj salajroj: eble multaj el miaj karaj samlandanoj "dufoje ne pensus" tuj prepari sian valizon kaj frapi la pordojn de ĉi tiuj prosperaj kompanioj.

 

    Precipe en Linzhou la industria aktiveco estas rimarkinda: biotekniko, elektronika informado, novaj energioj, novaj materialoj, ekipaĵoj por la laborado en karbaj minejoj, aǔtomobiloj, prilaborado de aluminio kaj de ŝtalo estas strategiaj sektoroj, kiuj nun ege rapide pliiĝas. Industriaj entreprenoj en la urbo entute estas kelkcent, kaj el ili 85 havas la sumon de vendado, kiu superas 100 milionojn da juanoj ĉiujare. Linzhou estas ankaǔ riĉega je mineralaj resursoj: almenaǔ 39 specoj.

 

    Projektoj konstrui novajn fabrikojn, krei novajn laborojn, plialtigi la kvaliton de la loka vivo estas survoje. En Linzhou kaj Anyang modernegaj konstruaĵoj (loĝejoj, fabrikoj ktp) kreskas ĉie kiel fungoj. Persone tiel mi ricevis feliĉajn impresojn: la vivo iras antaǔen kaj tio ne okazas pro dia providenco sed ĉar ili kreis konscie la kondiĉojn por ke tio estu ebla. Konsiderindaj impostaj faciligoj kaj aliaj strategiaj stimuloj (ekz. facila kredita prunto ĉe la bankoj – tio nun en Italio kaj en multaj aliaj landoj en Eǔropo estas nur miraĝo) por eventualaj investantoj estas la kialo de tia rapida kaj ŝajne promesplena disvolviĝo. Aparte atentindaj estas ankaǔ la baldaǔ realigotaj projektoj (ekz. tekniko por recikligo de kemiaj likvoj) por konkrete limigi la poluadon.

 

    Okazis en Anyang, ke loka interreta televido intervjuis min(http://dianshi.aynews.net.cn/play_gshjzsv6juexx4zu.html): precipe ili volis ekscii pri miaj impresoj kaj, laǔ mia opinio, pri kulturaj similecoj kaj malsimilecoj inter Italio kaj Ĉinio. Mi respondis, ke certe se temas pri kulturo en ĝiaj multflankaj nuancoj estas multe da similecoj kaj malsimilecoj, sed ke klopodi ilin analizi ne gravas: intenco je konkreta internacia kunlaborado devus esti la nura dezirinda celo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments