Ĉefpaĝo

Vojaĝo al Henan: la Kanalo "Ruĝa Flago"

| 2013-07-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Vendredon matene mia kolego diris al mi: venontan mardon vi veturos al la provinco Henan, pro laboraj aferoj. Bonege! Mi respondis. Pri tiu provinco de Ĉinio mi sciis antaǔ longe: legante pri antikvaj ĉinaj saĝuloj kaj iliaj instruadoj, la rakontoj ofte komenciĝis: iam, en fora provinco de Henan estis... kaj en tiuj samaj "fabeloj" estis ankaǔ ĉiam menciita la loka majesta montaro, kie ie, for de ĉio, loĝis la pensuloj.

 

    Fakte la montaro en Henan estas vere belega, unika kaj, nun mi povas tion diri, ne forgesebla. Ĝi tuj trafis min, kiam mi ĝin ekvidis: jen amo unuavide!

 

    Mi estis la unua esperantisto en la tuta grupo de ĉinaj gekolegoj el malsamaj sekcioj de la redaktejo de El Popola Ĉinio, kiuj konstante kaj amike zorgis pri mi. Dum kvar tagoj ni laboris, amuziĝis kaj amikiĝis. Mi ankaǔ klopodis esperantistigi la ĉeestantojn, kvankam iuj pli aĝaj kaj spertaj samideanoj tion malkonsilas (legu la artikolon de  Zlatko Tišljar: "Ni disvastigu Esperanton sekrete"). Sed tuj post la reveno al Pekino, du el ili, unu junulo kaj unu junulino, partoprenis ĉe la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (www.blcu.edu.cn) unu el la konversaciaj rondoj organizitaj de profesoro Li Weilun, pilastro de la ĉina Movado, gvidataj de USUI Hiroyuki, japana esperantisto (akademiano).

 

    Dum la unuaj du tagoj ni estis en Linzhou, industria urbo, kiu kuŝas sur valo ĉirkaǔita de la mirinda montaro. Post nia alveno al la hotelo kaj post kvazaǔ geedza tagmanĝo ni vizitis la Kanalon "Ruĝa Flago" kaj ĝian muzeon. La kanalo, longa 71 kilometrojn, estis konstruita en la 1960-aj jaroj fare de la lokaj loĝantoj. Ili kunlaboris en malfacilegaj kondiĉoj tagon post tago senlace kaj senpage, la konstruado estas impresa kaj emocia. Pli malpli 80 el ili mortis dum la konstruado. Dum la lastaj preskaŭ 50 jaroj ĝi irigacias la kampojn kaj vivtenas la popolanojn.   

 

    Antaŭe ne eblis daǔre vivi tie pro manko de akvo kaj sekeco. Pro tio multaj homoj pereis aǔ estis devigitaj forlasi siajn hejmojn. Hodiaǔ Linzhou estas floranta urbo en ĉarmanta provinco, en kiu mi agrable pasigis iom da tempo: nepre mi ĝin revizitos.

 

    Pri la Kanalo multo estis verkita, ene kaj ekstere de Ĉinio: ne eblas resti indiferentaj antaǔ ĝi, antaǔ tia homa miraklo kaj sukceso. Ankaǔ la fama itala reĝisoro Michelangelo Antonioni vizitis ĝin, dum la laborado de sia dokument-filmo pri la tiama Ĉinio: "Chung Kuo, Cina".

 


En la hotelo kun la gekolegoj de El Popola Ĉinio

 
 


Ĉe la eniro de la Kanalo "Ruĝa Flago"

 
 


En la Muzeo: ĉiutaga laboro

 
 


En la Muzeo: la vivo antaŭ la konstruo de la Kanalo

 
 


En la Muzeo: laboraj kondiĉoj

 
 


Grupa foto

 
 


Promenado ĉe la Kanalo

 
 


La Kanalo "Ruĝa Flago"

 
 


La admirinda montaro

 


Kanalo, ĝis la revido! 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments