Ĉefpaĝo

Alveno al Pekino kaj unuaj impresoj

| 2013-07-17
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


Pekino, tradicia kaj moderna 
 

La kvartalo en kiu mi vivas  

 

    Finfine mi alvenis al Pekino. S-ino Chen Ji, s-ro Han Hong kaj s-ro USUI Hiruyuki bonvenigis min ĉe la flughaveno. Ili akompanis min al la hotelo, mi vizitis la oficejon de EPĈ, kie mi konatiĝis kun kelkaj gekolegoj, kaj poste ni kune vespermanĝis.

 

    La unuaj impresoj estis tre agrablaj kaj nun, jam post iom da tempo ĉi tie en mia nova hejmo, ĝoje mi povas diri, ke mi trovis novajn entuziasmajn samideanojn: miaj gekolegoj, la anoj de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj multaj el la gelernatoj de Profesoro Li Weilun, admirinda ĉina esperantisto. Precipe interesaj estas la ĉiutagaj babiladoj pri la Movado kaj ĝia estonto kun s-ro USUI Hiroyuki, japana esperantisto, el kies spertoj mi daǔre lernas. Ni konstante kune pripensas pli malpli eblajn projektojn por enkonduki la Internacian lingvon en la ĉiutagan vivon, por ke ĝi fariĝu vera ilo de komunikado en malsamaj situacioj de la homa vivo. Estus bele krei per Esperanto kulturan diplomation, eble tio ne facilas, sed paŝo post paŝo, per konstanta pionira agado, iam ajn ni vidos rezultetojn. Sed ni ne forgesu, kiel skribis iam influa verkisto kaj pensulo ke "se oni povas pri ĝi revi, oni sukcesas ĝin realigi". Mi pensas, ke Ĉinio kaj ĝenerale Azio, kie la lokaj Movadoj estas sufiĉe junaj, ankoraǔ entuziasmaj kaj viglaj, povus esti unu el la "motoroj" de revivigo de la Internacia Lingvo kaj de ĝiaj valoroj, tio nur dependas de la intenco.

 

 


S-ro USUI Hiroyuki (la dua de dekstre) kaj Profesoro Li Weilun (la tria de dekstre) agrable kondukas konversacian rondon.  
 

Jen la Parko Zizhuyuan, kiun mi ofte vizitas.  

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments