Ĉefpaĝo

"La tempmiraĝo... nin fine rekunigos"

| 2013-07-17
Bookmark and Share


Blanda pagodo de la Beihai-parko 
 

Studado de la mapo en la parko 
 

Fortego, Matti, Liu Zijia kaj Han Yuling
 

Ripozo dum la promenado 
 

Naĝantoj en Houhai
 

Kongresa sako de Matti el 1994 

 

    "La tempmiraĝo, kiu disigis nin damninde, nin fine rekunigos", versis William Auld en la unua ĉapitro de la Infana Raso. Mi citas lin, ne por filozofiumi en la kosma alto, kiun nia poeto atingis. La legantoj bonvolu indulgi min pro mia tro ekscese ambicio retorika. Mi nur volas paroli pri la revidiĝo kun samideano, kiun mi renkontis dudek-kelkajn jarojn antaŭe.

 

    Nia retejo jam aperigis raporton pri la 5-a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino, kiu okazis la 11-an kaj 12-an de majo ĉi-jare. Kiam mi informiĝis pri la detalo de tiu seminario, mi rimarkis, ke unu el la du eksterlandaj partoprenantoj en la aranĝo estas konata al mi: Matti Lahtinen el Finnlando. La memoro al mi fariĝis nebula, mi ne memoras precize en kiu jaro, sed mi estis certa, ke iam en la fino de la 1980aj jaroj mi renkontis lin en Japanio. Certe estas apartaĵo de nia "rondo familia", ke oni povas hazarde renkonti iun el malproksima lando post kelkdeko da jaroj, eĉ en alia lando.

 

    Iom poste Zhang Dali (Fortego), unu el miaj – por tiel diri – "onkloj" en Pekino kaj emeritiĝinta fervojisto, diris al mi dum nia reta babilado, ke li akompanos la finnan gaston al nia oficejo, posttagmeze de la 22-a de majo. "Matti gastos ĉe mi en Pekino", diris al mi Fortego. Kiam ni fine intervidiĝis, mi diris al la suoma samideano, ke mi certe renkontis lin iam en la pasinteco. La samajn vortojn li reciprokis. Do ni certe konatiĝis iam antaŭe, kvankam ni ambaŭ jam ne estis certaj kiam.

 

    Ekskurso kun "aŭtentikaj" pekinanoj

 

    En tiu posttagmezo Matti dum iom da tempo restis ĉe la oficejoj de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio kaj aĉetis kelkajn ĉinajn eldonaĵojn. Poste estis decidite, ke oni akompanos lin al la Beihai-Parko kaj la Birdonesto. Ĝis tiam mi neniam vizitis la faman parkon, kiu sin trovas en la centra parto de Pekino. Mi nur ĝin preterpasis per buso, cetere tre ofte. Kaj la Birdonesto estas unu el la gigantaj monumentoj, kiuj rememorigas pri la Olimpikaj Ludoj en Pekino el la jaro 2008. Ankaŭ ĝin mi sukcesis maltrafi ĝis la alveno de la finna gasto. Fakte mi estas en Pekino iam dum pli ol unu jaro, sed mirige malmulte vizitis vizitindaĵojn. Mi duonŝerce diris, ke mi ŝatas esti hejme. Sed ankaŭ intervenas alia faktoro: fari vizitojn al turismejoj sola ne estas tiom amuze. Do mi ankaŭ aliĝis al la grupeto por viziti la du vidindaĵojn de Pekino.

 

    Ni estis kvinopo: Matti, Fortego, Han Yuling, Liu Zijia kaj mi. Certe valoris plurope viziti la Beihai-parkon, ĉar mi povis aŭdi diversajn klarigojn de niaj tri "aŭtentikaj" pekinanoj ekzemple pri tio, ke fakte multaj gravaj parkoj konstruitaj por la dinastioj, kiuj lokis sian ĉefurbon en Pekino, estas ligitaj per kanaloj kaj imperiestroj povis viziti ilin sur luksa boato. Iom mirige, ke la urbo for de la maro fakte estis urbo de kanaloj.

 

    Post la Beihai-parko ("Beihai" signifas laŭlitere "nordan maron" en la ĉina sed fakte temas pri "lago") ni iris al alia "maro", Houhai, kie eĉ estis kelkaj viroj kiuj naĝis. Liu Zijia, kiu mem estas sperta naĝanto, diris, ke oficiale estas malpermesite naĝi tie sed estas ne malmultaj, kiuj malgraŭ la malpermeso aŭdacas naĝi. Nu, ĉinoj estas aŭdacaj homoj, vi dirus. Mi rememoris, ke mi vidis naĝanton ankaŭ en majo last-jare, kiam mi vizitis la Someran Palacon, kiu ja estas ligita per kanaloj al tiu ĉi lago. Ankaŭ tie estis ŝildo, kiu anoncas, ke oni ne naĝu en la palacaj lagoj…

 

    Kolektivaj rememoroj de nia diaspora komunumo

 

    Dum la piedirado ĉirkaŭ la "maretoj" mi rimarkis, ke Matti portas la kongresan sakon el la jaro 1994, kiam la Universala Kongreso okazis en Seulo. La koreaj organizantoj siatempaj certe ĝojegus vidi, ke li ankoraŭ nun zorge uzas tiun memoraĵon! Matti ja ofte vojaĝis en orienta Azio, kiel Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Mi ne havis okazon demandi lin pri la kialo, sed eble li estis jam multfoje demandita pri tio.

 

    Mi mem partoprenis la seulan UK-on sed nur la unuajn kelkajn tagojn. Miaflanke mi retenas bonan rememoron pri la UK-o en la posta jaro, en Tampere en Finnlando, kiu fariĝis por mi la unua eŭropa kongresumado. Mi klare memoras mian senton de admiro pri la beleco de la lando, kiun mi atingis je la 10-a horo vespere: la suno ankoraŭ ne subiris, brilis rande de la horizonto super la vaste etendiĝantaj arbaroj kaj lagoj. Palpeblaj memoraĵoj kiel la sako de Matti aŭ nepalpeblaj rememoraĵoj kiel la mia ja konsistigas parton de kolektivaj rememoroj de la Esperanto-komunumo.

 

    Ni revenu al nia ekskurso en Pekino. Ni kune vespermanĝis proksime de la Beihai-parko, per metroo iris al la Birdonesto, en la nokta mallumo rigardis la lumigatan konstruaĵon kaj promenis ĉirkaŭe. Tiel finiĝis nia tagordo de tiu tago. Je la disiĝo Matti, kiu estis jam la sekvantan matenon forflugonta al sia lando, diris: "Ĝis revidoj!" Ni ja eble ripetos revidiĝojn ie, iam en nia vasta Esperantujo, kiu mem similas al miraĝo pro la diaspora manko de palpebla teritorio.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments