El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ekonomio kreskis per 7.6% en unua duono de 2013

| 2013-07-17
Bookmark and Share

 

 

Grafikaĵo pri kreskado de MEP en la periodo de la dua trimestro de la jaro 2010 ĝis la dua trimestro de la jaro 2013, liverita de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio  

 

   La 15an de julio la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis ekonomiajn donitaĵojn. En la unua duono de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio laŭ la komparebla prezo kalkuliĝis al 24800.9 miliardoj da juanoj, je 7.6% pli ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Interalie, la ekonomio kreskis per 7.7% en la unua trimestro kaj per 7.5% en la dua trimestro. Laŭ malsamaj sektoroj, la unua industrio kreskis per 3.0%, la sekundara per 7.6% kaj la terciara per 8.3%. En la dua trimestro MEP kreskis per 1.7% kompare kun tiu en la unua trimestro.

 

     Ĝeneraldire la ĉina ekonomio estis stabila, kaj la ĉefaj indikiloj restis en la racia intervalo de la anticipo por la tuta jaro. La agrikultura produktado stabile kreskis; la industria produktado stabile kreskis; la investo en fiksaj aktivoj rapide pliiĝis; la merkata vendado stabile kreskis; la kresko de importado kaj eksportado malrapidiĝis; la kresko de la eksportado malrapidiĝis pli multe ol tiu de la importado; la urba konsum-prezo estis ĝenerale stabila; la industria produktista prezo daŭre malleviĝis; la enspezo de kamparanoj kreskis pli rapide ol tiu de urbanoj; monprovizado rapide kreskis.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments