Ĉefpaĝo

Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn

| 2013-07-17
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

Esperantistoj ofte parolas pri lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj. Nemalofte ili tamen per tiuj vortoj celas tre diversajn aferojn. La fondaĵo ESF nun elspezos 3.000 dolarojn por kunlabore kun tri prestiĝaj universitatoj prepari sciencan raporton, kiu klarigu la konceptojn kaj iliajn implicojn por lingva politiko.

 

 

 

 Manifestacio por rajtoj de minoritataj lingvoj en Francio

 

     Diverslingvaj retaj serĉoj pri "lingvaj rajtoj" povas konduki al malnova retejo (http://www.unesco.org/most/ln2lin.htm) de Unesko, la retejo (http://www.ocol-clo.gc.ca/html/languagerights_droitslinguistiqu_f.php) de la komisiito pri la oficialaj lingvoj de Kanado, Nitobe-centro por lingva demokratio (http://eo.nitobe.info/pri/index.php) aŭ al novaĵoj (http://yle.fi/uutiset/romanikieli_on_vaarassa_kadota/6319825) pri diversaj minacataj lingvoj kun foje mirindaj asertoj, ekzemple ke "nur 30 procentoj el la romaoj el Finnlando bone parolas kaj komprenas sian propran lingvon".

 

    Ofte montriĝas, ke esperantistoj aŭ simpatiantoj de Esperanto havas rektan rilaton al la diversaj projektoj. Universala Esperanto-Asocio eĉ havas apartan retejon pri la temo lingvaj rajtoj (http://www.linguistic-rights.org/), eĉ se ŝajnas, ke ĝi apenaŭ estis renovigita dum la lastaj jaroj.

 

    Sed kion fakte signifas lingva justeco? Ĉu vere iu povas ne kompreni sian propran lingvon? Kaj ĉu la kerno de "lingvaj rajtoj" estas revivigi kaj protekti malaperantajn lingvetojn, aŭ ĉu ankaŭ la lingvaj rajtoj de parolantoj de multmilionaj oficialaj ŝtatlingvoj povas esti minacataj? Ĝenerale, kiaj estas lingvaj rajtoj, kio estas lingva justeco kaj lingva demokratio, kaj kian signifon tiuj konceptoj povas havi en lingva politiko kaj planado?

 

    Respondojn al tiuj kaj rilataj demandoj devos trovi esplorprojekto, pri kiu la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kunlaboros kun tri prestiĝaj universitatoj, Universitato Humboldt en Berlino, la universitato de Lepsiko, kaj universitato Sophia en Tokio.

 

    Por tiu projekto oni nun serĉas salajratan kunlaboranton, kiu ne nepre devas scii Esperanton – sed certe la anglan.

 

    Laŭ anonco (http://uea.org/vikio/Anonco_en_Esperanto) dissendita de la scienca komitato, gvidanta la esploron, la kandidato havu magistran diplomon pri politika filozofio, politikaj sciencoj, ekonomiko aŭ socio-lingvistiko, aŭ estu nun finanta siajn studojn en unu el tiuj kampoj. Plej bonvenaj estas kandidatoj, kiuj okupiĝas pri doktoriĝaj studoj.

 

 

     Laŭ la kunordiganto de la projekto, Michele Gazzola (http://www.michelegazzola.com/) ĉe la universitato Humboldt en Berlino, homoj ĝenerale ne tre konscias pri malegaleco en la lingva kampo, kiu tamen abundas.

 

– Kvankam lingva demokratio kaj lingva justeco estas valoroj kiuj kongruas kun la modernaj valoroj de libereco kaj egaleco, oni malmulte scias pri ili, li klarigas.

 

    Unu kialo de la problemo estas, ke la konceptoj ofte ne estas klare difinitaj, kaj tial ankaŭ ne mezureblaj. Ĝuste tiun problemon celas aliri la nova projekto, klarigas alia ano de la scienca komitato kiu respondecas pri la programo, Goro Christoph Kimura ĉe la universitato Sophia en Tokio.

 

– La celo de la projekto estas starigi raporton pri la stato de lingva demokratio kaj lingva justeco en pluraj landoj, same kiel ekzistas komparaj raportoj pri la rezultoj de naciaj edukadaj sistemoj aŭ pri la libereco de la gazetaro, pri diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj, aŭ pri la stato de la poluado de medio, klarigas Goro Christoph Kimura.

 

    Por ke eblu kompari la staton en diversaj landoj, necesas detale studi sciencan literaturon pri la temo kaj klare difini la konceptojn de lingva demokratio kaj lingva justeco surbaze de pli fruaj studoj.

 

 

– Poste necesas trovi indikilojn por taksi aŭ mezuri la konceptojn, kaj datumbazojn, kiuj entenas la bezonatajn informojn. Por tiu ĉi grava baza tasko ni serĉas kunlaboranton, aldonas Goro Christoph Kimura.

 

    Kandidatiĝoj por la posteno estas akceptataj ĝis la 25-a de aŭgusto, kaj la laboro komenciĝos jam en septembro. La taskon gvidos scienca komitato, en kiu krom Michele Gazzola kaj Goro Christoph Kimura membros Renato Corsetti, Mark Fettes, Sabine Fiedler kaj Bengt-Arne Wickström.

 

    La raporto devos preti ĝis la 15-a de januaro 2014, kaj por sia laboro la dungota kunlaboranto ricevos unufojan malnetan pagon de 3.000 usonaj dolaroj - proksimume 2.300 eŭroj. Pri la financado respondecas Esperantic Studies Foundation. La universitatoj kontribuas per la laboro de siaj esploristoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments