El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la trejnado de riparo pri paperaj historiaj restaĵoj de Ĉinio

| 2013-07-18
Bookmark and Share

 

En ekzameno al difektita skribaĵo en papero sub la gvido de specialisto  

 

    La 15-an de julio en Tianjin malfermiĝis trejnado de riparo pri paperaj historiaj restaĵoj de Ĉinio. 20 klasanoj ricevos trejnadon en la venontaj 2 monatoj por kapti la bazan teorion pri la rilata tekniko kaj praktikan lertecon de riparo de paperaj historiaj restaĵoj, kaj post tio ili povos ripari koncernajn objektojn en siaj muzeoj.

 

    Laŭ la plano, estos ankaŭ malfermaj trejnadoj pri riparo de moveblaj bronzaj kaj ŝtonaj historiaj restaĵoj. Fondiĝis la trejna bazo de riparo de moveblaj historiaj restaĵoj por studi la protekton, riparan teknikon kaj humanan resurson, kun la celo fortigi la kapablon de riparo de moveblaj historiaj restaĵoj en la tuta lando.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments