El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun belorusa prezidento Alexander Lukashenko

| 2013-07-18
Bookmark and Share

 

Prezidanto Xi Jinping (dekstre) manpremas kun belorusa prezidento Aleksander Lukashenko post subskribo de la komuna deklaro.  

 

    La 16an de julio en la Granda Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun belorusa prezidanto Alexander Lukashenko. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio kaj tiujn pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj venis en altan akordon. La du ŝtatestroj anoncis starigon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

 

    Prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Belorusio havas altan interfidon kaj akiris riĉan rikolton de kunlaboroj, kaj la rilatoj inter la du landoj havas firman bazon kaj vastan perspektivon. Ĉinio dankas Belorusion pri ĝia konstanta subteno al la aferoj koncernaj al la suvereneco kaj al la teritoria integreco de Ĉinio; firmigi kaj profundigi la ĉina-belorusajn rilatojn estas neŝancelebla politiko de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas kune kun Belorusio puŝi la duflankajn rilatojn al la nova nivelo.

 

    Prezidento Lukashenko diris, ke Ĉinio estas intima kaj fidinda amiko de Belorusio, kaj disvolvi la rilatojn kun Ĉinio estas prioritata direkto de la belorusa diplomatio, kaj ke Belorusio esperas fortigi komunikadon kaj kunlaboradon pri gravaj demandoj, profundigi amikecon, reciprokan fidon kaj kunlaborojn kun Ĉinio.

 

    Post la intervidiĝo, la du ŝtatestroj subskribis la komunan deklaron pri starigo de tutflanka strategia partnereco inter la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Belorusio, kaj ili atestis subskribojn de pluraj dokumentoj de ambaŭflankaj kunlaboroj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments