Ĉefpaĝo

Bonvenon, Pietro!

| 2013-07-18
Bookmark and Share

 

 De maldekstre Tan Xiuzhu, ŝia edzo kaj Pietro

 Pietro skribas sur nigra tabulo dum Esperanto-leciono.

 

    En la fino de majo alvenis al nia redakcio alia eksterlanda redaktoro krom mi: Pietro Fiocchi el Italio. Jam antaŭ unu jaro, kiam mi eklaboris ĉi tie oni diris al mi, ke El Popola Ĉinio intencas dungi unu plian eksterlandan esperantiston. Tiam mia kolegino Chen Ji, kiu respondecis ankaŭ pri la dungado de tiu esperantisto, diris al mi, ke mi povos havi amikon – de la sama sorto, mi aldonus –, se la nova eksterlandano alvenos. Oni tamen bezonis unu plenan jaron por realigi tiun planon.

 

    Fakte ekde la fino de februaro ĉi-jare Pietro kaj mi jam rete korespondis. Mi proponis tion al Chen Ji por iom faciligi al li kompreni la viv- kaj laborkondiĉojn ĉi tie. Mi kredis, ke foje eksterlandanoj povas havi similajn demandojn kaj miaj spertoj utilos al la alvenonta kolego.

 

    Mi ne scias, ĉu vere nia korespondado utilis al Pietro aŭ ne. Sed ĝi ja utilis al EPĈ, ĉar jam antaŭ la enposteniĝo li povis sendi al ni raportojn pri la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso, kiun li ĉeestis. Dank' al la klopodoj de Pietro ni povis fariĝi la unua esperanta amaskomunikilo, kiu detale raportis pri la memorinda kongreso.

 

Kapti lin en la flughaveno

 

    En la tago de lia alveno al Pekino, la 28-a de majo, Chen Ji diris al mi, ke ni duope iru al la flughaveno por lin akcepti. Mi jam konis lin pere de kelkaj fotoj, kiujn li sendis al ni pri la kongreso kaj en kiuj ankaŭ li fotiĝis. Efektive la fakto, ke mi jam konas lian fizionomion, helpis nin, ĉar mi povis kapti lin vagantan inter la atendanta homamaso antaŭ la elirejo por internaciaj pasaĝeroj. Lia aviadilo atingis Pekinon multe pli frue ol planite, kaj li devis atendi nin dum tridek minutoj!

 

    Nun mi eble jam fariĝis maltaŭga homo por doni vere utilajn konsilojn, ĉar mi jam pli-malpli adaptiĝis al Pekino, al EPĈ, al mia loĝejo ĉi tie. Estas iom malfacile por mi rememori kiajn malfacilaĵojn mi havis antaŭ unu jaro. Kompreneble ekloĝi en fremda loko, fremda lando por ĉiu, ĉiam devas esti malfacile almenaŭ komence. Unu el la malmultaj aferoj, kiujn mi ankoraŭ klare memoras, estas ekzemple la vortoj de nia veterana kolegino Tan Xiuzhu, kiu en la komenco de majo last-jare diris al mi: "Pasis unu monato post via alveno. Nun estas la plej malfacila periodo".

 

Kolego "Idealo"

 

    Supozeble tiu periodo jam pasis ankaŭ por Pietro: li alvenis fine de majo kaj nun jam estas julio. Intertempe li eĉ akiris ĉinan nomon: Lǐ Xiǎng, kiu samsonas kiel "Idealo" ĉinlingve. En nia redakcio ni do havas almenaŭ unu grandan idealiston!

 

    Multaj eksterlandanoj, kiuj ekloĝas en Ĉinio, alprenas al si ĉinan nomon, i.a. ĉar iliaj veraj nomoj ofte tre malfacile prononceblas por ĉinoj. Mia tezo estas, ke la ĉina lingvo mem forte rezistas kontraŭ la rekta alpreno de fremdaj vortoj pro la ekzistoj de tonoj kaj ideogramoj.

 

    Sed japano kaj italo ricevas tute alian nom-specon. En mia kazo oni simple prononcas mian familian nomon ("Usui") per la ĉina prononco ("Jiùjǐng"). Samo okazas al koreoj kaj eble ankaŭ al vjetnamoj, ĉar iliaj nomoj referencas al certaj ĉinaj ideogramoj. Sed por pli granda parto de eksterlandanoj, inkluzive de eŭropanoj, oni inventas tute novan nomon: tipa ekzemplo certe estas "Idealo".

 

    Estis tre interese observi antaŭ miaj propraj okuloj, ke adaptiĝon al alia kulturo akompanas tia akcepto de tute nova nomo. Por mi tiu ŝanco tute ne ekzistis en Ĉinio, ĉar – kiel mi jam skribis – mi devis kontentiĝi per nura "alivestiĝo".

 

    Nu, mi jam fermu mian faŭkon por ne rabi de nia Pietro aŭ kolego "Idealo" okazojn por mem rakonti pri propraj spertoj en Ĉinio. Supozeble li travivis/as/os diversajn interkulturajn transformiĝojn, eĉ pli drastajn ol la alpreno de nova nomo. Do, bonan verkadon al Pietro kaj agrablan legadon al niaj komunaj legantoj!

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments