El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio posedas nun 591 milionojn da retumantoj

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

Retumantoj ludas surrete.

 

    En la 17-a de julio la Ĉina Interreta Centro de Reta Informo publikigis en Pekino la raporton pri la 32-a statistiko de la interreta disvolviĝo en Ĉinio. La raporto montras, ke ĝis la fino de junio de 2013 Ĉinio jam havis 591 milionojn da retumantoj, inter ili sume 464 milionoj da retumantoj uzas moveblajn telefonojn por viziti la interreton. La nombro de ĉi tiuj retumantoj multiĝis al 78.5% kompare kun la malmultiĝo de la nombro de la aparataj retumantoj.

 

    La raporto montras ankaŭ, ke ĝis la fino de junio de 2013 la populariĝo de la interreto jam atingis 44.1% en Ĉinio, altiĝis je 2.0% kompare kun tiu en la pasinta jaro. En la unua duonjaro de 2013, 70.0% da novaj retumantoj uzas moveblajn telefonojn, kaj la nombroj de muziko, video, ludo kaj verkaĵo sur la interreto pligrandiĝis kompare kun tiuj en la pasinta jaro. La kresko de la uzanta nombro de surreta pago de moveblaj telefonoj estas la plej granda, ĝi altiĝis je 3.9% kompare kun tiu en la jaro 2012.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments