Ĉefpaĝo

Aventuroj de mia edzino kaj mi en Pekino

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

 

de USUI Hiroyuki

 

    Meze de junio mia edzino, kiu nun loĝas en Kioto, Japanio, sendis al mi retmesaĝon, dirante ke ŝi vizitos min en la sekvanta semajno. Fakte ŝi planis viziti min en aprilo, sed pro neatendita malhelpo tiu vojaĝo estis prokrastita. Subite do realiĝis ŝia unua vizito al Pekino.

 

Miraklo: mia edzino parolas Esperanton!

 

    La 18-an de junio, vespere, Shi Guang, mia kolego de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) afablis ŝofori por kune iri al la flughaveno por akcepti mian edzinon. Dum la reveturado al la urbocentro mi surpriziĝis trovi, ke ŝi povas konversacii kun li en Esperanto sen grandaj problemoj. Mi ne atendis tion, ĉar estis malfacile por ŝi komunikiĝi en Esperanto, kiam ni duope vizitis Kroation por ĉeesti esperantan renkontiĝon antaŭ tri jaroj.

Mia edzino mem multe surpriziĝis pri tiu ĉi rezulto. Ŝi diris, ke dum la lastaj tri jaroj ŝi tute ne havis tempon por lerni la lingvon. Do kio okazis? Ŝia analizo estas, ke ĉinaj esperantistoj multe pli malrapide parolas Esperanton kaj ankaŭ ne uzas tro malfacilajn vortojn kompare kun eŭropanoj. Aŭdante tion mi rememoris iun junan japanan esperantiston, kiu iam deklaris, ke li volas uzi Esperanton nur inter azianoj, ĉar nur tiam regas egaleco, kvankam mi ne plene konsentas kun li.

 

Laŭ la vesto mia edzino ne aspektas tre japana, ĉu? 

 

    Mia edzino, cetere japana, dum pluraj jaroj en malsamaj periodoj de la vivo loĝis en kelkaj landoj en Suda Azio: i.a. Barato kaj Nepalo. Ŝi parolas la nepalan kaj iom la hindian aldone al la angla, la plej ofta komuna lingvo en tiu mondoparto, kiun ŝi do bone konas. Kontraste ŝia kono pri Ĉinio estis minimuma kaj mi sentis, ke ŝi trovas la landon multe fremda. Se mi ne ekloĝus en Ĉinio, ŝi eble neniam estus havinta deziron iom pli bone ekkoni la landon malgraŭ la fakto, ke antaŭ kvar jaroj si estis vizitinta la ĉinan urbon Dalian.

 

    Ŝi tamen sentis iom da malfacilaĵo por klarigi en Esperanto, kiu estas junulo, kun kiu ŝi kune elvenis de la elirejo: en la aviadilo ili sidis unu apud alia kaj havis tempon por multe babili. Temis pri pola-japana junulo, kiu estis survoje al fabriko de sia kompanio en Tianjin. Lia epizodo montras la staton de la nuna mondo: li ĝis nun laboris en kelkaj eŭropaj filioj de la sama kompanio, kiu decidis ilin fermi pro la ekonomia krizo, kaj sendis lin al Ĉinio.

 

Ŝiaj vizitoj en la ĉina ĉefurbo

 

    La duan tagon de la restado, antaŭtagmeze mi prenis ŝin al El Popola Ĉinio por ŝin prezenti al miaj gekolegoj. Ĉiuj afable bonvenigis ŝin. Ili, cetere, ankaŭ rimarkis, ke ni ĉiam interparolas en Esperanto en ilia ĉeesto. Fakte ankaŭ surstrate ni uzis Esperanton, kaj rezervis la japanan lingvon por la uzo nur en mia loĝejo.

 

    Posttagmeze mi volis akompani ŝin al la Templo de la Blanka Pagodo aŭ Baitasi, kiun konstruis nepala artisto kaj arkitekto. Pri tio mi jam skribis en mia alia artikolo "Kongresa vento ankaŭ blovis en Pekino (2012-08-16)". Bedaŭrinde eble pro la riparado la templo estis fermita, kaj ni devis kontentiĝi per la rigardado de la pagodo de sur najbara strato: ni sidis sur benko kaj ripozis dum iom da tempo ŝirmante nin de la ardanta suno.

 

Antaŭ la Tian'anmen-pordego

 Aŭskultante la klarigojn pri la Imperiestra Palaco en Esperanto

 

    En la tria tago laŭ ŝia deziro ni vizitis la Tian'anmen-pordegon kaj poste trarigardis la Imperiestran Palacon aŭskultante la klarig-aparaton, kiu eksplikis pri la iamaj oficejo kaj loĝejo de ĉinaj imperiestroj ankaŭ en Esperanto. Post la tagmanĝo en Wangfujing, fama butikum-strato de la ĉina ĉefurbo, ni denove iris al Tian'anmen, sed ĉi-foje al la placo kun tiu nomo, ĉar ŝi intertempe plendis, ke mi montris al ŝi nur la pordegon kaj ne la placon. Nun ŝi fine povis senti kaj dum iom da tempo admiri vakuan kaj tamen grandiozan vastecon de la fama loko.

 

    Hou Zhiping, kiu iam servis kiel direktoro de EPĈ, jam estis invitinta kelkajn koleginojn kaj amikojn por tagmanĝi hejme. Li afablis ankaŭ akcepti nin. En la kvara tago ni gastis ĉe li kaj dum kelkaj horoj povis sate manĝi kaj babili. Bonŝance, ke mia edzino povis sperti la etoson de ĉina gastama familio.

 Kiel gastoj de s-ro Hou Zhiping, kiu sidas plej dekstre

 

    La lastan tagon, la 22-an de junio, mia edzino devis frumatene iri al la flughaveno. Bedaŭrinde en tiu antaŭtagmezo mi havis esperantan kurson en la Pekina Lingva Universitato kaj devis konfidi ŝin al Wang Ruixiang, mem direktoro de ĈEL. Feliĉe s-ro Wang afable akceptis mian peton kaj ankaŭ mia edzino siaflanke tute ne grumblis pri tio, ke mi ne akompanos ŝin al la flughaveno: ŝi bone komprenas mian sindediĉon al Esperanto, eĉ se ĝi ne tiom fontas el pura idealismo sed fakte el mia identiĝo kun la lingvo pro ĝia frua eklernado.

 

Alia miraklo: mia edzino eklernis la ĉinan!

 

    La impreso, kiun ricevis mia edzino en la ĉi-foja vizito, estis pli ol pozitiva. Ŝi ekŝatis Pekinon kaj jam rezervis flugojn en oktobro por denove min viziti. Sed plej multe mirigis min la fakto, ke reveninte hejmen en Japanio ŝi eĉ eklernis la ĉinan lingvon per interreta kaj radio-disaŭdiga kursoj! Jam dum la restado en Pekino ŝi esprimis sian (ad)miron pri tio, ke nur dum unu jaro mi fariĝis tiom parol-kapabla en la ĉina lingvo, kvankam efektive mi povas plenumi nur la plej bazajn bezonojn de la vivo en tiu lingvo.

 

    Sed motivis ŝin eklerni la ĉinan ne nur la rezulto de mia lernado de la lingvo. Ŝi konfesis al mi, ke tuj post la alveno al la pekina flughaveno Shi Guang demandis ŝin pri la scipovo de la ĉina, kaj ŝi estis embarasita, ĉar ŝi povis respondi, ke ŝi scias diri nur "xiexie" (dankon) kaj "zaijian" (ĝis revido). Ŝi sentis, ke ne estas dece viziti Ĉinion sciante nur tiujn du vortojn en la loka lingvo! Mi devus danki Dion/diojn/Ĉielon pro tio, ke ŝi estas akceptema kaj adaptiĝema al diversaj kulturoj.

 

 Ĉu mia edzino pretas por pliaj aventuroj en Pekino?

 

    Ni tamen, ankaŭ en estontaj vizitoj de mia edzino en Pekino, persistos surstrate paroli en Esperanto, ĉar ni ne povas forgesi surprizajn rigardojn de aliaj ĉinaj pasaĝeroj en aŭtobuso, kiam ili aŭdis nin interparoli en Esperanto. Ili miris, kiuj estas tiuj homoj aspekte ne malsimilaj al ili mem sed parolantaj en iu tute nekonata, laŭsonore eŭropa lingvo. Por aldoni mia edzino ŝatas vesti sin per ekzotikaj, iom sud-aziecaj vestaĵoj, kio sukcesas nur plikompliki la kompatindajn ĉinajn kunveturantojn. Kvankam per respektive malsamaj manieroj ni, la geedzoj, ŝatas ricevi atenton de homoj kaj petoleme mistifiki ilin. Eble tio estis/as/os la plej granda aventuro por ni en Pekino.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments