Ĉefpaĝo

Esperanto kaj la vivo en la Pekina Lingva Universitato

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

de Pietro Fiocchi

 

    Depost mia ekloĝo en la ĉina ĉefurbo la Pekina Lingva Universitato (www.blcu.edu.cn) estas unu el la centroj de mia ĉiutaga vivo. Sabate matene mi partoprenas kiel aspiranto-instruisto la lecionojn de Esperanto de Prof. Li Weilun kaj S-ro USUI Hiroyuki, posttagmeze mi restas tie por trinki teon kaj babili, legi aǔ promeni. En diversaj institutoj estas ankaǔ interesegaj libroj, kiujn mi baldaǔ pruntos. La Franca Alianco (Alliance française) havas ankaǔ interretan bibliotekon (Culturethèque) al kiu oni povas membriĝi kaj kie oni povas legi aǔ aǔskulti kelkmil tekstojn pri malsamaj temoj. La Pekina Lingva Universitato estas agrabla kaj alloga loko en kiu ĉinaj kaj eksterlandaj gestudentoj kunvivas, en kiu fakte oni konstruas ĉiutage la bazojn por la internacia kunlaborado.

 

    Ĝis nun mi havis la ŝancon konatiĝi kun Prof. Li Weilun, kiu estas ankaŭ ano de la Pekina Esperanto-Asocio.

 

Mirinda instruisto: Prof. Li Weilun

Prof. Li Weilun en la kafejo de la universitato 

 

    Prof. Li Weilun scipovas proksimume dek fremdajn lingvojn kaj kelkajn ĉinajn dialektojn. Li instruis la rusan kaj hispanan lingvojn ĉe la Universitato. Ekde 1980 li instruas Esperanton en la sama universitato, kaj en ĝia infanĝardeno ekde 1982 li instruas la internacian lingvon ankaǔ al kvar-jaraj infanoj, kiuj laǔ la opinio de la profesoro lernas sufiĉe rapide.

 

    Nia samideano instruas ankaǔ al geknaboj de elementa lernejo. Lia agado estas mirinda kaj mi persone multe ĝin taksas: kiam mi havos la eblecon, mi ŝatus fondi ie en Azio ion similan al Bona Espero (Brazilo), kie esperantistoj instruas la lingvon de Zamenhof kaj aliajn lernobjektojn al infanoj el familioj kun malfacilaĵoj aǔ kiuj estas tute orfaj. Mi tion priparolis kun la profesoro, kiu eksciinte mian projekton invitis min partopreni post la somera paǔzo unu el siaj lecionoj al infanoj por ke mi komencu lerni iom da metodo, kaj kun plezuro mi tion faros.

 

    Nia samideano naskiĝis en 1936 en Malajzio, en la urbo Sungai Sipud. En 1946 li kun sia familio translokiĝis al Singapuro, kie ili restis pli malpli 3 jarojn. En 1949, tuj antaǔ la fondiĝo de la Popola Respubliko li atingis Ĉinion. Ne ĉiuj anoj de la familio povis samtempe veturi al la hejmlando kaj pro la tiama ne facila epoko, por ĉiu el ili la vojaĝo estis riska aventuro.

 

    Kvankam tiam li estis ankoraǔ knabo, li bone memoras siajn sentojn en tiu tempo: nepre li volis partopreni la konstruadon de la nova liberigita Ĉinio. Li tion faris kaj sukcesis. Por realigi sian revon li elektis la instruadon de fremdaj lingvoj, kiuj donas al la homoj la eblecon konatiĝi kun aliaj popoloj, kun ili amikiĝi kaj kunlabori.

 

    En 1979 Prof. Li Weilun esperantistiĝis: tiam en la universitato estis veterana esperantisto, kiu aranĝis kurson de Esperanto por instruistoj kaj laborantoj. Li elektis Esperanton ĉar li trovis ĝin tre bela, interesa, belsona kaj logika. Li tuj ŝatis ĝin kaj ĝiaj valorojn, pri kiuj li jam antaǔe iom aǔdis, tamen li konfesis, ke li ne tute plene komprenis ilin antaǔ la lernado de la internacia lingvo kaj nur post kontaktiĝo kun esperantistoj el la tuta mondo pli kaj pli profunde komprenis la valoron de Esperanto en komunikado inter diversaj landoj.

 

    Li hazarde decidis instrui Esperanton: en 1980 gestudentoj de la universitato eksciis, ke kelkaj instruistoj estis lernantaj Esperanton, kaj do ili petis la administrantaron pri la ebleco lerni la lingvon, tamen la estraranoj de la Universitato diris, ke neniu ĝin instruas. Tuj la profesoro, kiu jam eklernis la lingvon antaǔ unu jaro, kaptis tiun ĉi ŝancon kaj diris ke li povas instrui la internacian lingvon.

La Majstro kaj la disĉiploj 

 

Kiel ni allogu gejunulojn al Esperanto?

 

    Kial tamen nuntempe la gestudentoj volas lerni Esperanton? Laǔ la profesoro fakte ili lernas ĝin por gajni poentojn: dum la lernado ili devas trapasi kvin ekzamenojn de ne-devigaj lernobjektoj por gajni entute 10 poentojn. Tamen kelkaj gejunuloj vere interesiĝas pri Esperanto kaj partoprenas aranĝojn de la Pekina Esperanto-Asocio.

 

    De nia estimata samideano mi ŝatus ekscii, ĉu li perdis la esperon, ĉu li jam pensis, ke la gestudentoj neniam fariĝos esperantistoj. Nur kelkaj laǔ la profesoro daǔre lernos kaj interesiĝos pri la Movado. Tiuj ĉi diligentuloj atendas de Esperanto ion konkretan; ili pensas, ke la internacia lingvo povu helpi ilin lerni fremdajn lingvojn, kiel la italan, francan, hispanan, portugalan, do ĉar ĝi estas bona didaktika helpanto. Ili ankaǔ pensas, ke en estonteco ili vojaĝos eksterlanden aǔ studos en alia lando kaj ke per Esperanto ili trovos geamikojn (samideanoj), kiuj helpos ilin.

 

 

Dum la konversacia rondo ni ĥore kantas "Ho, mia kor'", mallonga poemo verkita de L. L. Zamenhof, kiu estis unu el la unuaj literaturaj tekstoj aperigitaj en Esperanto. 

   

    Prof. Li Weilun opinias, ke elpensi strategion por ke en Ĉinio junaj homoj decidu esperantistiĝi ne estas facila afero, ĉar nuntempe homoj estas tre praktikaj, ili pensas pri sia propra laboro, multaj demandis lin: "Ĉu Esperanto povas helpi min trovi laboron?" Pri tio ne facilas respondi, tamen en sia kurso li ofte rakontas al siaj gelernantoj pri siaj vojaĝoj eksterlande kaj kiel Esperanto helpis lin multe.

Komencantinoj kiuj per Esperanto amikiĝis 

 

    Kio estas ankoraǔ farenda? Kiel ankoraǔ plie disvastigi nian belan lingvon? Tiuj ĉi estas oftaj demandoj en Esperantujo. Jam sufiĉus laǔ la Prof. Li organizi turisman grupon por viziti najbaran landon, kontaktiĝi kun samideanoj, tion ŝatus precipe la gejunuloj, kiuj do eble pli entuziasme lernus la lingvon, sed li substrekas, ke ĝis nun la Pekina Esperanto-Asocio tion faris nur malofte. Krome li deziras, ke pli kaj pli multe lernejoj kaj universitatoj funkciigos Esperanto-kurson.

 

    Tiu ĉi rimarkinda homo, kiu ĉiam afable parolas, kutimas diri ke "laǔ la aĝo mi estas maljunulo, laǔ la sano mi estas junulo, laǔ la koro mi estas infano". Prof. Li nepre estas kiel fonto el kiu oni ĉerpas inspiron por daǔrigi agadon, kiu fojfoje ŝajnas senespera: mi parolas pri la revivigo de la Movado.

 

 

Al la kutima tagmanĝo post leciono 

 

Mia helpeto: esperantistaj aperitivoj

 

    Mi ankaǔ volas doni mian helpeton. Kelkajn tagojn post mia alveno al Pekino mi partoprenis la lastan lecionon de Prof. Li, post unu semajno komenciĝis la konversaciaj rondoj gvidataj de S-ro USUI Hiroyuki, kiuj ekde tiam okazas sukcese ĉiusabate. Mi rimarkis, ke ja estas gestudentoj, kiuj vere intencas daǔre lerni, kiuj estas scivolemaj pri konkretaj eblecoj praktiki la lingvon.

 

    Mi havis ideon pri pli malpli oftaj renkontiĝoj, kvazaǔ amikaj vesperaj aperitivoj dum kiuj oni babilas, ludas, trinkas kaj lernas Esperanton. Post konsiliĝo pri tio kun la du spertuloj, Prof. Li kaj S-ro USUI, mi decidis fari la unuan paŝon. La lastan dimanĉon de junio mi partoprenis la ĉiumonatan kunsidon de la Pekina Esperanto-Asocio, mi prelegis pri la itala Movado kaj respondis la demandojn de la ĉeestantoj. En tiu okazo mi konatiĝis kun itala-angla samideano Gabriele Corsetti (li vivas en Pekino) al kiu mi parolis pri la esperantistaj aperitivoj: "bone , ni faru!", estis lia respondo.

 

 

Esperantista aperitivo ĉe la universitato; ni jam ĉion manĝis kaj trinkis. 

 

    La unua aperitivo okazis vespere post la kutima sabata konversacia rondo en iu kafejeto de la universitato. Ni estis ok homoj, el kiuj du tute komencantoj, el malsamaj landoj: Ĉinio, Italio, Brazilo kaj Germanio. Dum pli ol du horoj ni babilis esperante kaj ĉine (la angla estis tute ne permesita), ludis kartojn kaj la pli spertaj esperantistoj la tutan tempon klopodis instigi la komencantojn paroli Esperante, kun iomete da sukceso. La vojo antaǔ ni estas longa, longega, tamen ni sentas, ke ni povus atingi iun rezulton. Certe ni ne kreos armeon de esperantistoj, sed eble kelkaj ja daǔre lernos kaj scipovos la internacian lingvon kaj ili mem decidos kiel ĝin uzi.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments