Ĉefpaĝo

Parolado de Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, en la inaŭguro de la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo"

| 2013-07-20
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

Estimataj gastoj, sinjorinoj kaj sinjoroj:

Bonan tagon!

   

    Mi tre ĝojas, ke la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" komenciĝas en bela Islando dum la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi ĝojas ankaŭ pro tio, ke ĉi tie mi povas renkontiĝi kun esperantistoj, malnovaj kaj novaj geamikoj el diversaj landoj de la mondo.

 

    Unue, en la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, mi esprimas varman bonvenon al vi ĉiuj, gastoj el la Universala Esperanto-Asocio kaj la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj, esperantistoj el diversaj landoj kaj raportistoj de amaskomunikiloj.

 

    La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo havas la historion de 63 jaroj. Ĝi estas unu el la plej grandaj organizoj en Ĉinio, kiuj estas destinitaj speciale por informado al eksterlando. Ĝi sin dediĉas al diskonigo de Ĉinio al la mondo pere de libroj, gazetoj, interreto, novaj porteblaj komunikiloj kaj aliaj rimedoj en pli ol 40 lingvoj. Intertempe, internaciaj kulturaj interŝanĝoj, kiujn ĝi realigas kun riĉa enhavo kaj per diversaj manieroj, funkcias kiel grava platformo kaj efika rimedo por akceli interkomunikadon, interŝanĝon kaj interkomprenon inter diversaj landoj, inter malsamaj etnoj kaj inter diferencaj kulturoj. La redakcio de El Popola Ĉinio, unu el la kvin periodaĵoj sub la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, sin okupas pri la eldonado kaj distribuo de ĉinlingvaj kaj fremdlingvaj gazetoj, retpaĝoj (inkluzive de Esperantaj retejoj), E-libroj kaj aliaj laboroj por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La redakcio de El Popola Ĉinio ankaŭ administras la oficejon de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    La Ĉina Esperanto-Ligo, fondita en 1951, estas la tutlanda organizo de la ĉina Esperantujo. En 1980 la Ĉina Esperanto-Ligo aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio. Nuntempe, ĝi havas ĉ. du mil registritajn membrojn. La celoj de la Ĉina Esperanto-Ligo estas kunordigi la tutlandajn esperantistojn por antaŭenpuŝi Esperanto-movadon en Ĉinio, por disvolvi kaj progresigi Ĉinion, por plioftigi internaciajn kulturajn kaj popolajn interŝanĝojn, kaj por kontribui al la paco de la homaro.

 

    Por la tutmondaj esperantistoj la Universala Kongreso de Esperanto estas granda festivalo. Apartan signifon havas la okazigo de la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" dum la kongreso. Dum ĝiaj preparado kaj organizado ni ricevis pozitivajn reagojn kaj grandan subtenon de la Universala Esperanto-Asocio, la Islanda Esperanto-Asocio, la Sveda Esperanto-Federacio, la ambasadorejo de Islando en Ĉinio, la ambasadorejo de Ĉinio en Islando kaj aliaj organizoj kaj individuoj. En la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, mi esprimas la plej sinceran dankon al ĉiuj geamikoj el diversaj rondoj, kiuj faris penadon kaj kontribuon por niaj agadoj.

 

    Esperanto estas internacia lingvo neŭtrala. Fari internaciajn interŝanĝojn per Esperanto kiel ligilo utilas al egalaj interŝanĝoj kaj amikaj kunlaboroj inter Oriento kaj Okcidento, inter diversaj landoj kaj malsamaj etnoj en pensoj, kulturoj, artoj kaj aliaj flankoj. De multaj jaroj la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ĉiam sin dediĉas al la konigo de Ĉinio al la mondo per Esperanto, lingvo kun aparta ĉarmo. Dank' al Esperanto mi konatiĝis kun esperantistoj el diversaj landoj kaj ni fariĝis bonaj amikoj kaj partneroj. Estas Esperanto, kiu donis al ni ŝancon por renkontiĝi ĉi tie.

 

    La amika komunikado inter diverslandaj esperantistoj fariĝis internacia kanalo kaj platformo kun apartaj trajtoj kaj havas riĉan kulturan enhavon. Dum la lastaj jaroj, utiligante Esperanton kiel platformon ni okazigis kune kun alilandaj Esperanto-Asocioj serion da internaciaj agadoj pri kulturaj interŝanĝoj: ekzemple, en la jaro 2012 ni okazigis en Mongolio, Vjetnamio kaj Koreio serion da agadoj kun la titolo "Azia Jaro por Esperanto", kiuj akcelis la komprenon de alilandaj popoloj pri Ĉinio kaj amikecon inter diversaj landoj.

 

    Okaze de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto ni, kune kun la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Shandong-provinco kaj la Informa Oficejo de la Popola Registaro de la Urbo Suzhou de Jiangsu-provinco, okazigas ĉi tie la agadojn de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" kun la espero, ke la agadoj malfermos al esperantistoj el diversaj landoj pordon por koni Ĉinion kaj ili fariĝos bona platformo por reciprokaj lernado kaj profitado.

 

    La ĉina kulturo estas tre larĝa koncepto. Por havigi al vi pli konkretan kaj palpeblan impreson pri Ĉinio ni prezentos al vi la provincon Shandong kaj la urbon Suzhou en Jiangsu-provinco, kiuj havas reprezentajn trajtojn de la ĉina kulturo.

 

    La provinco Shandong estas la devenloko de konfuceanismo, kaj estas ankaŭ hejmloko de Konfuceo, la fama ĉina filozofo. Lia simpla kaj profunda ideo pri "bonkoreco" kaj lia idealo pri harmonio kaj toleremo profunde influas la disvolviĝon de la ĉina civilizacio eĉ nun. Nuntempe la provinco Shandong jam fariĝis unu el la regionoj, kies ekonomio plej rapide disvolviĝas kaj kiuj estas la plej viglaj. Krome alia nomo de la provinco "gastama Shandong" trafe respegulas ĝian kulturon kaj la temperamenton de la loĝantaro.

 

    La urbo Suzhou havas longan historion. Ĝi estas fame konata en la mondo pro siaj belaj montoj kaj riveroj, kaj delikataj ĝardenoj kaj estas nomata "Ĉeakva urbo". Nun Suzhou jam fariĝis internacia urbo, kiu harmonie disvolviĝas, kunfandantte "ĝardenojn" kaj urbon, belecojn klasikan kaj modernan. Ankaŭ la brodaĵoj de Suzhou estas tre famaj en kaj ekster Ĉinio.

 

    Mi kredas, ke la fotoj kaj videoj pri Shandong kaj Suzhou, kaj la prezentado pri iliaj tradiciaj artoj profundigos vian konon pri Ĉinio. Mi sincere esperas, ke la agadoj "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" akcelos la interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Islando, inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj, kaj ludos pozitivan rolon por akceli amikecon kaj vastan kunlaboron.

 

    Mi esperas, ke la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" havos grandan sukceson kaj lasos al vi belan kaj agrablan memoron! Bonvenon al vi ĉiuj en Ĉinio!

 

Dankon!

 

La 20-a de julio, 2013

Redaktoroj: Chen Ji kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments