Ĉefpaĝo

Parolado de Jiang Liping, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Shandong-provinco, en la inaŭguro de la fotoekspozicio "Shandong de Ĉinio – Hejmloko de Konfuceo"

| 2013-07-22
Nombro de mesaĝoj(0)

 

Estimata ambasadoro Ma Jisheng, estimataj ĝenerala sekretario, sinjorinoj kaj sinjoroj:

 

    Bonan tagon!

 

    Hodiaŭ ni okazigas en Rejkjaviko, ĉefurbo de la mirakla lando Islando, la fotoekspozicion "Shandong de Ĉinio -- Hejmloko de Konfuceo", kaj komencis per tio la agadojn de "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo". Unue, en la nomo de la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Shandong-provinco kaj la Shandong-a Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj kun Aliaj Landoj mi esprimas varman bonvenon al ĉiuj gastoj kaj koran dankon al la sekretariejo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, la Ĉina Esperanto-Ligo, la ambasadorejo de Islando en Ĉinio kaj la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Islando, kiuj donis al ni subtenon kaj helpon por okazigi la fotoekspozicion.

 

    Kulturo estas spirito kaj animo de nacio. Ĉinio kaj Islando havas longajn historiojn kaj eminentajn kaj brilajn naciajn kulturojn. La literaturaĵo de Islando Sakya kaj ĝia epopeo Ada okupas gravajn lokojn en la monda literaturo. La urbo Rejkjaviko estis nomita kiel "literatura urbo". Shandong de Ĉinio estas unu el la gravaj naskiĝlokoj de la ĉina kulturo. Antaŭ pli ol 2500 jaroj tie naskiĝis kaj vivis la granda pensisto kaj edukisto Konfuceo. Konfuceanismo kreita de li konsistigis la fundamenton kaj ĉefan parton de la tradicia kulturo de la ĉina nacio. Interalie "ĉiuj en la tuta mondo estas gefratoj", "harmonio en diverseco" kaj liaj aliaj valoraj pensoj ĉiam estas principoj tenataj de Ĉinio kaj Shandong en kontaktiĝo kun aliaj landoj de la mondo. Ili estas akordaj kun la ideo de Esperanto por forigi lingvajn baraĵojn, akceli interkomprenon inter diversaj nacioj kaj starigi grandan familion de la homaro egalecan kaj fratecan. Ni venis al Islando de fora Ĉinio kaj aranĝas ĉi tie la fotoekspozicion por prezenti al la ĉeestantoj de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto kaj al amikoj el diversaj rondoj de Islando la historion kaj kulturon de Shandong kaj ĝiajn disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon en la nuna tempo. Ni esperas, ke la fotoekspozicio akcelos interŝanĝojn inter la konfucea penso kaj kulturoj kaj artoj de Islando, kaj faros kontribuon por akceli interkomprenon inter Shandong kaj Islando, fortigi iliajn kunlaborojn kaj komunan disvolviĝon.

 

    En aprilo ĉi-jare Jóhanna Sigurzardóttir, eksa ĉefministrino de Islando, vizitis Ĉinion kaj subskribis la unuan kontrakton pri libera komerco inter Ĉinio kaj lando de Eŭropo kaj alian serion da kunlaboraj dokumentoj. La rilatoj inter la du landoj fariĝis ekzemplo de amika kunekzisto kaj komuna disvolviĝo inter Ĉinio kaj Eŭropo. Shandong estas granda provinco de Ĉinio en loĝantaro kaj ekonomio. Ĝi troviĝas en la orienta parto de Ĉinio kaj ĉe la okcidenta marbordo de la Pacifiko. Ĝi kun tera areo kaj mara areo de po pli ol 150 mil kvadrataj kilometroj havas pli ol 96 milionojn da loĝantoj. Nun Shandong starigis amikajn interrilatojn kun pli ol 100 lokaj registaroj en la mondo, pli kaj pli oftiĝas ĝiaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj kun aliaj landoj. Aparte menciinde estas, ke Shandong kun marborda linio de 3 345 kilometroj havas plej progresajn marajn industriojn kaj teknologiojn en Ĉinio kaj kreas ĉinan ŝtatnivelan maran ekonomian zonon. Ĝi havas potencialan forton kaj vastan perspektivon en kunlaboro kun la progresa fiŝkaptada industrio de Islando. Shandong deziras fortigi kunlaborojn kaj teknologiajn interŝanĝojn kun Islando en la mara industrio, levi kontaktiĝon de la du lokoj en ekonomio, komerco kaj kulturo, kaj kune skribi la novan ĉapitron pri reciproka utilo kaj komuna gajno.

 

    Dum la fotoekspozicio ni montros al vi la statuon de Konfuceo, kiun ni donacis al la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj, prezentos al vi faradon de kajtoj kaj eltondaĵoj kun shandong-a trajto. Ni esperas, ke la fotoekspozicio ebligos al vi pli rekte percepti la ĉarmon de kulturoj de Shandong kaj tiun de ĝiaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

    Fine, mi deziras plenan sukceson al la fotoekspozicio kaj al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto! Sanon kaj ĉion bonan al vi ĉiuj!

 

Dankon!

La 20-an de julio, 2013

Redaktoroj: Chen Ji kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments