Ĉefpaĝo

Parolo de Ma Jisheng, ĉina ambasodoro en Islando en la inaǔguro de la agadoj de“Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo”

| 2013-07-22
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

Estimataj gastoj, karaj s-inoj kaj s-roj,

    Bonan tagon!

 

    Estas ĝojinde por mi partopreni la inaŭguron de la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo".

 

    Kvankam la geografia distanco inter Ĉinio kaj Islando estas granda, tamen la amikeco kaj interkompreno inter la du popoloj estas profunda. La amikaj kunlaboroj inter la du landoj pli kaj pli disvolviĝas. Lastjare danke al la klopodoj de la du flankoj la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj eniris en la novan historian eraon kaj alfrontas tutnovan disvolvan situacion. Estas menciinde, ke ĉi-jare, kiam la islanda eksĉefministro s-ino Jóhanna Sigurzardóttir vizitis Ĉinion, ŝi subskribis kun Ĉinio la "Liberan komercan interkonsenton inter la registaroj de Ĉinio kaj Islando". La libera komernca zono inter Ĉinio kaj Islando estas la unua libera komerca zono inter Ĉinio kaj eǔropaj landoj, kaj ankaŭ la majloŝtono de la disvolvo de rilatoj inter la du landoj. En la pasintaj jaroj la Islanda-Ĉina Asocio por Kukturaj Interŝanĝoj multe kontribuis por la amikeco inter la du landoj, kaj ĉi tie mi esprimas mian dankon al ili.

 

    La rilatoj inter la du landoj dependas de intimeco de la popoloj kaj tia intimeco dependas de la interkomunikado de iliaj koroj, tio kongruas kun la idealo de Esperanto pri forigo de lingva baro, akcelo de interkompreno inter la popoloj kaj realigo de egaleco kaj homaranismo. Kulturaj interŝanĝoj estas grava platformo de la internaciaj interŝanĝoj kaj bona rimedo por amikigi popolojn de diversaj landoj kaj profundigi iliajn interkomprenojn. Precipe la popolaj plurkampaj kontaktiĝoj povas pliigi la amikecon inter la popoloj de diversaj landoj.

 

    Ĉi-foje la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" organizita de la Ĉina Fremdlingva Eldona Buroo kaj Universala E-Asocio starigis ponton por helpi al fremdlandaj amikoj koni Ĉinion. Precipe la fotoekspozicioj de Ŝandong kaj la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco, kaj la surloka prezentado de artistoj el la du lokoj enkorpigis la kulturan eliton de suda kaj norda partoj de Ĉinio. La ekspozicioj prezentas la tradician kulturon de Ĉinio kaj ĝian modernan disvolvon. Mi esperas, ke la ekspozicioj plaĉos al la vizitantoj el diversaj landoj kaj utilos al ili por koni Ĉinion.

 

Fine mi deziras al la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" plenan sukceson.

 

Dankon!

 

Julio 20 2013

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments