Ĉefpaĝo

Salutparolo de Wang Yanhong, direktoro de la gazetara oficejo de la urba registaro de Suzhou en la inaŭguro de la Foto-ekspozicio de la "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo"

| 2013-07-22
Nombro de mesaĝoj(0)

 

Estimataj gastoj,

Sinjorinoj, sinjoroj kaj amikoj,

Bonan tagon !

 

    Okaze de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, ni estas ege ĝoja veni al la bela Islando kaj okazigi la foto-ekspozicion pri la urbo Suzhou, nome "Bela Ĉinio kaj Ĉarma Suzhou". Unue, permesu al mi esprimi ĉi tie, je la nomo de la gazetara oficejo de la urba registaro de Suzhou, sinceran dankon al la amikoj, kiuj helpis nin por la ekspozicio, kaj varman bonvenon al ĉiuj, kiuj venas rigardi la ekspozicion !

 

    Suzhou estas antikva ĉeakva urbo en orienta marbordo de Ĉinio, proksime al Ŝanhajo. Konstruita en la jaro 514 a. K., ĝi jam havas historion de pli ol 2500 jaroj. Ĝi areas 8 488 kvadratajn kilometrojn kaj posedas 10.54 milionojn da loĝantoj. Se vi havas ŝancon veni al la urbo Suzhou, vi povas vidi la antikvan urbon kun sia delikata eleganteco, kie paralelas riveretoj kaj stratetoj, malgrandaj pontoj transiras super zigzagaj kanaloj, belas loĝdomoj kun muroj en blanka koloro kaj tegoloj en la nigra, kaj ĉarmas historie famaj ĝardenoj. Suzhou estas ankaŭ fama loko abunda je fiŝoj kaj rizo en Ĉinio, lando de silko, urbo de ĝardenoj, kaj estas de antikveco nomata "paradizo en la mondo". Tie 9 klasikaj ĝardenoj inkluzive de Zhuozhengyuan kaj Liuyuan estas enmetitaj en la liston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj, kaj Kunqu-opero*, antikva septkorda pluk-instrumento Guqin-o* kaj aliaj 4 objektoj -- en la liston de la Parolaj kaj Nemateriaj Heredaĵoj de UNESKO de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    Suzhou estas hodiaŭ moderna urbo prospera en ekonomio kaj oportuna por loĝado pro bona medio ekologia. En la jaro 2012 la totala importa kaj eksporta valoro atingis 306 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj en ĝi havas sian lokon 145 el la unuaj 500 entreprenoj de la tuta mondo, kaj al Suzhou investis Norvegio, Danio, Svedio, Finnlando kaj aliaj landoj. Kiel Islando, ankaŭ Suzhou estas fama turisma loko ideala. En la pasinta jaro, la urbo Suzhou akceptis pli ol 3.22 milionojn da fremdaj turistoj. Kiel inkluziva kaj malferma urbo, Suzhou ĝemeliĝis kun 44 urboj de pli ol 20 landoj. Kaj ĝi estis elektita kiel unu el la 10 plej allogaj urboj de Ĉinio en la okuloj de eksterlandanoj. Nuntempe, pli ol 69 mil alilandanoj konstante loĝas en Suzhou, el kiuj estas civitanoj de Islando.

 

    En tiu ĉi ekspozicio, ni montras al vi kelkajn el la trajtoj kaj simboloj de la urbo Suzhou pere de tekstoj, fotoj, objektoj, movbildoj kaj aliaj manieroj. Tie vi povas apreci la delikatan brodan teknologion, surkernajn gravuradon kaj skulptadon, Kesi-ajn silktapetojn kaj komplikajn skulptaĵojn el ruĝa santal-ligno... El ĉio tio vi povas sperti la unikan ĉarmon de la kulturo de Suzhou kaj apartan guston de la vivo en la urbo.

 

    Ni esperas, ke nia ekspozicio donos al vi belan impreson, kaj ke vi venos al nia urbo por persone sperti la vivon propran al Suzhou!

 

    Dankon al vi ĉiuj.

 

Redaktoroj : Chen Ji kaj Wang Lihua

 

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

* Kunĉju-opero estas bazita sur Kunĉjang-melodioj kaj populara en la suda parto de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, en la urbo Pekino kaj en la provinco Hebei en norda Ĉinio.

 

** Guqin-o estas ĉina antikva septkorda pluk-instrumento iom simila al la citro.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments