Ĉefpaĝo

Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA

| 2013-07-22
Nombro de mesaĝoj(0)

 

    Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

 

    La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj kaj 2 observantoj. Komence ĉeestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj al-elektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 voĉoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektiĝis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9).

 

    Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia ne-elekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn.

 

    La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du nov-elektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio, post la akcepto de la Estrara Raporto pri la jaro 2012. Tuj post sia elekto ĝi tamen jam havis mallongan kunsidon por fari proponon al la Komitato pri la prezidanto, la vicprezidanto kaj la ĝenerala sekretario: respektive Mark Fettes, Stefan MaGill kaj Martin Schäffer. Tiun proponon la Komitato akceptis unuanime. Pri la cetera taskodivido la nova Estraro decidos poste dum la kongresa semajno.

 

    En la unua kunsido de la Komitato prezidis Probal Dasgupta -- krom ĉe la elektado de komitatanoj C kaj estraranoj, kiam prezidis la kunordiganto de la Elekta Komisiono, d-ro Ulrich Lins.

 

    La Komitato elektis ankaŭ tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom el Svedio, Biruta Rozenfelde el Latvio, kaj Hallgrimur Sæmundsson el Islando, kiu malfeliĉe forpasis unu monaton antaŭ la UK.

 

 

(el la Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments