El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Ŝtataj Centraj Bankoj de la Grupo 20

| 2013-07-22
Bookmark and Share

En la kunvenejo de la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Ŝtataj Centraj Bankoj de la Grupo 20

 

    La 20-an de julio fermiĝis en Moskvo de Rusio la du-taga Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Ŝtataj Centraj Bankoj de la Grupo 20. Dum la konferenco oni diskutis pri la ekonomia situacio de la tutglobo, la "kadro por fortega, daŭrigebla kaj ekvilibra kreskado", formado de la internacia financa strukturo, investado kaj monkolektado, financa kontrolado, internacia kunlaboro en impostado, resursoj kaj grand-kvantaj komercaĵoj kaj pri aliaj aferoj. La konferencon prezidis Anton Siluanov, financa ministro de Rusio, kiu estas laŭvice deĵoranta prezidant-lando de la Grupo 20. La konferencon ĉeestis Lou Jiwei, financa ministro de Ĉinio, kaj Zhou Xiaochuan, direktoro de la Ĉina Popola Banko.

 

    En la konferenco nemalmultaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko esprimis sian maltrankvilon pri la malrapidigo de la kreska rapideco de la ĉina ekonomio kaj esperas, ke Ĉinio prenos pozitivajn rimedojn por altigi la rapidecon de la ekonomia kreskado kaj por akceli la ekonomian releviĝon de aliaj landoj. Pri tio Lou Jiwei diris: "Laŭ la malneta enlanda produkto la ekonomia kreskado de Ĉinio en la kuranta jaro estas malpli rapida ol tiu en la pasinta jaro. Tamen la laborpostenoj nove liveritaj en ĉi jaro estas pli multaj ol tiuj en la pasinta jaro. En la konferenco multaj financaj ministroj estas iom maltrankvilaj pri la rapideco de la ekonomia kreskado de Ĉinio kaj esperas, ke la ekonomia kreskado de Ĉinio estos iom rapida. Por ni multe liveri laborpostenojn estas pli grava."

 

    La konferenco opinias, ke la ekonomia kreskado de la tutglobo ankoraŭ estas malrapida, la fundamento por ekonomia releviĝo estas malfirma, la releviĝa rapideco de la ĉefaj ekonomiaj unuoj estas malekvilibra, la procenta nombro de senlaboreco en multaj landoj estas tre granda. En la lasta tempo la internacia financa merkato fluktue leviĝas kaj la financa situacio ankoraŭ ne estas optimisma.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments