Ĉefpaĝo

Somera kurso de Esperanto en Tiefo-monaĥejo

| 2013-07-22
Nombro de mesaĝoj(0)

 
 

 

    Ekde la 20a de julio okazas la somera kurso de Esperanto en Tiefo-monaĥejo. La kurso daŭras tri semajnojn. Ĝi estas kunaranĝita de la ĉina sekcio de ILEI kaj la Xi'an-a Esperanto-Asocio. 16 gekursanoj venis el Shandong, Jiangxi, Hunan, Hubei, Helongjiang, Hebei, Tianjin kaj Interna Mongolio. Plej granda parto de la kursanoj estas junaj universitatanoj. Jano, esperantisto el Usono, estas la ĉefgvidanto de la kurso. Oni uzas la lernolibron BEK-kurso. BEK estas mallongigo de Bela Esperanta Kurso. La kurso celas paroligi la lernantojn en Esperanto.

 

    Tiefo-monaĥejo situas okcidente de la urbo Xi'an. Okazis multfoje Esperanto-kursoj en tiu ĉi monaĥejo. En la monaĥejo loĝas monaĥo nomata Miaohui, kiu flue parolas Esperanton. Li ofte organizas Esperanto-kursojn kaj instruas Esperanton en la monaĥejo. La abato de la monaĥejo multe subtenas niajn Esperanto-agadojn. La monaĥejo jam akceptis esperantistojn el Francio, Koreio, Belgio, Svislando, Svedio, Rusio, Italio, Pollando, Mongolio, Barato, Brazilo, Germanio kaj aliaj landoj.

 

(Raporto de Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments