El Popola Ĉinio>UK>

Agadoj de Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo Inaǔguriĝis en Rejkjaviko

| 2013-07-23
Bookmark and Share

La inaǔguro de la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" 

 

S-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando parolas en la inaǔguro. 

 

 Parolas s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo.

 

 Parolas s-ro Arnthor Helgason, prezidanto de la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj

 

S-ro Roj McCoy, reprezentanto de UEA nome de UEA parolas en inaǔguro. 

 

 Parolas s-ino Jiang Liping, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la registaro Shandong.

 

 

 Parolas s-ino Wang Yanhong, direktoro de la Informa Oficejo de la registaro de la urbo Suzhou.

 

Senvualigis la statuo de Konfuceo s-ro Ma Jisheng (la tria de maldekstre), la ĉina ambasadoro en Islando parolas en la inaǔguro, kune kun s-ro Arnthor Helgason (la tria de dekstre), prezidanto de la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj, s-ro Guo Xiaoyong (la dua de maldekstre), la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ro Ragnar Baldursson (la dua de dekstre), ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio kaj s-ino Jiang Liping (la unua de maldekstre), vicdirektoro de la Informa Oficejo de la registaro Shandong.

 

La honoraj gastoj spektas la ekspoziciaĵojn.

 

 S-ro Ma Jisheng kaj la honoraj gastoj rigardas la prezentado de artistoj.

 

Vizitantoj kun forta intereso rigardas la brodadon de la ĉina metiistino. 

 

 Multaj kongresanoj vizitas la espozicion.

 

 

 

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Shi Guang kaj Hou Heliang  

 

    Posttagmezo de la 20-a julio de la loka tempo inaǔguriĝis en Rejkjaviko la agadoj de Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo organizita de la ĉina delegacio de la 98-a Universala Kongreso. La ĉina delegacio, gvidata de Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, el pli ol 35 personoj okazigis la agadojn de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo", kiuj konsistas el du ekspozicioj, nome la fotoekspozicioj titolitaj "Ĉina Shandong – Hejmloko de Konfuceo" kaj "Ĉarma Suzhou – Orienta Akvourobo" en la muzika halo Harpa de la kongresejo. La inaǔgron gvidis s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio.

 

    Krom paroloj de gvidantoj kaj reprezentantoj el diversaj organizoj kaj grupoj, en la inaǔguro ĈEL okazigis ceremonion por donaci la statuon de Konfuceo al Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj por danki ilian kontribuon al la amikeco inter la du landoj.

 

    S-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando, s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ro Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ino Jiang Liping, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la registaro Shandong, s-ino Wang Yanhong, direktoro de la Informa Oficejo de la registaro de la urbo Suzhou, s-ro Arnthor Helgason, prezidanto de la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj kaj s-roj Clay Magalhaes kaj Roj McCoy, reprezentantoj de UEA ĉeestis en inaǔguro.

 

    S-ro Ma Jisheng diris, ke ĉi-foje la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" organizita de la Ĉina Fremdlingva Eldona Buroo kaj Universala E-Asocio starigis ponton por helpi al fremdlandaj amikoj koni Ĉinion. Precipe la fotoekspozicioj de Shandong kaj la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco, kaj la surloka prezentado de artistoj el la du lokoj enkorpigis la kulturan eliton de suda kaj norda partoj de Ĉinio.

 

    S-ro Guo Xiaoyong prezentas la enhavon de la fotoekspozicioj, kiel gastiganto de la ekspozicioj li esperas, ke la agadoj "Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo" akcelos la interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Islando, inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj, kaj ludos pozitivan rolon por akceli amikecon kaj vastan kunlaboron.

 

    S-ro Roy McCoy kiel reprezentanto de UEA faris salutparolon en la inaǔguro, kaj bondeziris plenan sukceson al la agadoj de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo".

 

    S-ro Arnthor Helgason retrorigardis la amikcajn interŝanĝoj inter Islando kaj Ĉinio kaj parolas sian komprenon pri Konfuceso, li alte taksas la valoron de tiu granda pensiisto kaj edukisto.

 

    En la inaǔguro ankaǔ okazis la ceremonio de la statuo de Konfuceo, kiun senvualigis s-ro Ma Jisheng (la tria de maldekstre), la ĉina ambasadoro en Islando parolas en la inaǔguro, kune kun s-ro Arnthor Helgason (la tria de dekstre), prezidanto de la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj, s-ro Guo Xiaoyong (la dua de maldekstre), la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ro Ragnar Baldursson (la dua de dekstre), ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio kaj s-ino Jiang Liping (la unua de maldekstre), vicdirektoro de la Informa Oficejo de la registaro Shandong.

 

    La ekspozicioj per pli ol 120 belaj fotoj prezentis la morojn kaj tradiciajn kulturojn de Shandong kaj Suzhou, kaj la ekonomian kaj socian disvolvojn de la du lokoj kaj vivon de iliaj popolanoj. Surloke altiris al si multajn vizitantojn prezentoj de artistoj de papertondado kaj kajtofarado. Iuj el la vizitantoj eĉ persone pruvis la faradon de tiuj artoj. La ekspozicioj daǔros en sekvaj kvin tagoj.

 

    Preskaǔ centoj da esperantistoj el diversaj landoj partoprenis la inaǔguron, kaj kelkcentoj da kongresanoj vizits la ekspoziciojn.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments