El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la unua fojo eksponiĝis la du best-kapaj statuoj de la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan

| 2013-07-23
Bookmark and Share

 

 

 

 La muso-kapa statuo kaj la kuniklo-kapa statuo estas eksponitaj.

 

    De la 18-a de julio, por la unua fojo eksponiĝis en la Nacia Muzeo de Ĉinio la muso-kapa statuo kaj la kuniklo-kapa statuo de la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan. Ĉiutage 40 ĝis 50 mil vizitantoj venis al la muzeo por rigardi kaj foti ilin. La originalaj du statuoj estis parto de la fontano ekster Haiyantang-halo en la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan de Ĉinio. Ili estis perditaj en la bruligado farita de britaj kaj francaj soldatoj, kiam ili invadis Ĉinion en la jaro 1860. Antaŭ nelonge, la franca kompanio Pinault-Printemps-Redoute redonis al Ĉinio la du best-kapajn statuojn, kiuj estis eksponitaj en la Nacia Muzeo.

 

    Specialistoj esperis, ke la du statuoj povas reveni al la Ĝardeno Yuanmingyuan por eksponiĝi, ĉar ili tien devenis de la nomita ĝardeno.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments