El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaguriĝis la 1-a Ĉina Da-Mao-a Festivalo de Nomadisma Kulturo kaj Turismo

| 2013-07-23
Bookmark and Share

 Dum la inaŭgura ceremonio

Mongolaj infano-aktoroj el la danckanta grupo 

 Lerta prezentado de aŭstralia motorciklisto

 

    La 20-an de julio inaguriĝis la 1-a Ĉina Da-Mao-a Festivalo de Nomadisma Kulturo kaj Turismo en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio. La festivalo kun la ĉeftemo "Herbeja ekologio, nomadisma kulturo, popolana sperto kaj humana amzorgo" daŭros 80 tagojn, ĝiaj diversaj enhavoj tuŝos kulturon, sporton, komercon, turismon kaj aliajn kampojn.

 

   En la inaŭguro estis mirinda prezentado. La komenca kantdanco estis grandioza Dezerta Kanto kiu retiris la spektantojn al la pasintaj centoj da jaroj de la nomada vivo sur la herbejo. Kaj la kanto kaj danco de 60 mongolaj geknaboj montris al la publiko la harmonian disvolviĝon de la bruta bredado, industrio kaj agrikulturo de la Interna Mongolio de Ĉinio.

 

    Post la inaŭguro, posttagmeze de tiu tago la fantaziaj motorciklaj ludoj de la aŭstralia grupo forte interesis la ĉeestantojn. La prezentoj titolitaj Fluganta Homo, Mortosalto 360-grada, Morta Kiso kaj tiel plu bruligis la emocion de la spektantoj.

 

    Aŭstralia motorciklisto diris kortuŝe : "Antaŭe mi partoprenis en la prezentoj por aliaj urboj de Ĉinio. Kaj mi unuafoje vizitis la Internan Mongolion. Vidinte la mirindan inaŭguron okazinta en antaŭtagmezo, mi havas pli fortan volon doni nian prezenton al la ĉeestantoj."

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments