El Popola Ĉinio>头条新闻>

116-jara maljunulino de Chengdu fariĝis la plej longvivulo en la mondo

| 2013-07-23
Bookmark and Share

 

 

116-jara Fu Suqing kaj la atestilo

 

 

    La 21-an de julio, iu raportisto renkontiĝis kun Fu Suqing, 116-jara maljunulino, en Chengdu de Sichuan-provinco. Ŝi naskiĝis en la 25-a de aŭgusto de 1897 kaj estas maljunulino, kiu vivas trans du jarcentoj. Ŝi atestis la ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la pasintaj pli ol 100 jaroj. La 13-an de junio en la kuranta jaro ŝi estis atestita de la Monda Rekordo de Portado de Flago kiel la plej longviva maljunulino en la mondo.

 

    Fu Suqing naskis 6 gefilojn kaj nun vivas nur ŝiaj filinoj la dua kaj la tria. La maljunulino havas 54 posteulojn, kaj la 5 generacioj konsistigas grandan familion.

 

    Laŭ konigo, la maljunulino ŝatas laboron kaj havas bonan psikologion. Ŝia ĉiutaga vivo estas tre regula. Ŝi ellitiĝas ĉe la tagiĝo, dormas ĉe vesperiĝo, manĝas viandon en ĉiu manĝo kaj ŝatas manĝi krudajn grenojn kiaj batatoj kaj maizo.

 

    Ŝiaj familianoj diris, ke kvankam la maljunulino estas ĉirkaŭ 116-jara, tamen ĉiutage ŝi mem sin vestas, lavas al si la vizaĝon kaj tralavas la buŝon. Ŝi mem ordigas siajn liton kaj ĉambron. En la pasinta jaro ŝi povis fari aĉetadon en la butiko de la vilaĝo kaj sarkadon en la legomĝardeno antaŭ sia korto. Ĉi-jare ŝi ne plu laboras pro malklara vidpovo kaj maloportua irado.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

* La Monda Rekordo de Portado de Flago estas organizo, kies ĉefstabejo sidas en Hongkongo, por registri diversajn mondajn rekordojn.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments