El Popola Ĉinio>UK>

La Ĉina E-Ligo okazigis la aktivadon "Ĉina Tago" en la 98-a UK

| 2013-07-23
Bookmark and Share

 

S-ro Guo Xiaoyong (la unua dekstre) kaj s-ro Ma Jisheng (la unua maldekstre) disdonas al Prof. Tonkin la diplomon. 

 En la kunvenejo

Honoraj gastoj kunfotiĝas post la aktivado Ĉina Tago

 

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Hou Heliang kaj Qiu Jiangbuo

 

 

 

    Posttagmeze de la 21-a julie la ĉina delegacio de la 98-a UK okazigis la aktivadon "Ĉina Tago", kiun ĉeestis s-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando, s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio, s-ro Hu Xiaolin, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj Prof. Humphrey Tonkin. S-ro Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, prezidis la kunsidon.

 

    S-ro Guo Xiaoyong prezentis la Esperantajn aktivadojn okazigitajn de la Ĉina Esperanto-Ligo en la pasintaj jaroj, kaj kune kun s-ro Ma Jisheng donis la diplomon de la premio Amikeco por Esperanto al Prof. Humphrey Tonkin por danki al li pro lia granda kontribuo al la Esperanto-Movado. Prof. Tonkin diris, ke estas granda honoro por li akiri la premion, danke al Esperanto la mondo konas Ĉinion kaj danke al ĝi ĉinoj konas la mondon, li deziras, ke pli kaj pli da homoj lernu la belan lingvon Esperanton.

 

    S-ro Hu Xiaolin prezentas la Esperantan Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato, s-ro Ragnar Baldursson prelegis pri la diferencoj inter kulturoj ĉina kaj la okcidentaj.

 

    Pli ol cent kongresanoj partoprenis la aktivadon.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments