Ĉefpaĝo

Teamo por la nova vizio: la nova Estraro sin prezentas

| 2013-07-23
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

Prezidanto: Mark Fettes, Kanado

 

    Vivo: Naskiĝis en 1961 en Nov-Zelando. Pro-fesoro pri edukado en la vankuvera universi-tato Simon Fraser. Multjara sperto en UEA kiel ofcisto (1986-1992), estrarano (1992-1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010-2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu fnancis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net.

 

    Aspiroj: Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, ofcistoj kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj kaj agmanieroj.

 

Ĝenerala sekretario:

Martin Schäfer, Meksiko

 

    Vivo: 51-jara germano, kiu ekde 2006 vivas kune kun sia edzino en Meksiko. Profesie li diplomiĝis pri publika administrado (specialaj kampoj eko no mio kaj juro). Li aktive kunlaboras en la movado ekde 1982 sur plej diversaj kampoj.

 

     Aspiroj: En la Estraro de UEA li volas labori teame por pli-bonigi la situacion de la movado kaj modernigi ĝin. La klerigado, instruado kaj la informado estas gravaj laborkampoj. UEA havu denove gvidan rolon en la Esperanto-movado. Ni devas haltigi la falon de la membronombro de UEA.

Vicprezidanto: Stefan MacGill, Hungario

 

    Vivo: Naskiĝis en Novzelando en 1948. Trej-nita instruisto. Kunfondinto de TEJO- kaj ILEI-sekcioj en Nov-Zelando. Direktoro de la CO (1980-1984), teknika redaktoro de Kontakto (1978-1986), redak toro de Juna amiko ekde 1986; prezidanto de TEJO (1980) kaj ILEI (1990-1992 kaj 2009-2013). Aspiroj: Evoluigi koheran modulan programon de instruista trejnado (MITE). Kontribui al programo de aktivula trejnado. Verki kaj labori por krei retajn kaj irtelefonajn kursojn de Esperanto, konforme kun nuntempaj lingvinstruaj normoj. Serĉi vastan kunlaboron de ĉiuj rekonindaj agantoj en la eduka kampo. Sume, realigi kiom eble la projektoj ĉe “Kapabligo” en la Strategia Plano.

 

Lee Jung Kee, Korea Respubliko

 

    Vivo: Esperantistiĝis en 1971. Magistro pri planizado. Starigis Seulan Esperanto-Kultur centron en 1991 kaj nun estras. Instruas Espe ranton en du universitatoj kiel docento. Eks prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (2001-2004) kaj KAEM (2008-2010). Premiito de Premio Deguchi (2002). Aspiroj: Interkontinenta kunlaboro tra interŝanĝado de kurs-gvidantoj kunlabore kun ILEI kaj per prelegvojaĝoj. Starigi Esperanto-kursejon en la ĉefaj urboj por instrui Esperanton kaj kreskigi la membronombron de UEA. Fondi novajn landajn asociojn por tutmondigi nian movadon.

 

José Antonio Vergara, Ĉilio

 

    Vivo: Naskiĝis en 1962 en Ĉilio. DM kaj Komitatano B de UEA. Medicinisto, universitata instruisto. Nuna prezidanto de ISAE (Internacia

Scienca Asocio Esperanta). Aspiroj: Ĉar frme konvinkita pri la daŭra neceso de UEA kiel mondskala organiza reto de la E-fenomeno, Vergara volas kontribui al renovigo kaj strategia pliefkigo de ĝia agado, i.a. per klopodoj konstrui reciprokan senton de solidareco kaj kunidenteco inter UEA kaj la divers-ebenaj grupiĝoj ĉirkaŭ Esperanto (lokaj kluboj, regionaj federacioj, landaj asocioj, fakaj societoj, interretaj grupoj ktp).

 

Barbara Pietrzak, Pollando

 

    Vivo: Ĵurnalisto, profesie ligita kun E-redakcioj de Pola Radio, Pola RetRadio. Ĉefredaktoro de Pola Esperantisto (2012). Ĝenerala sekretario de UEA (2007-2013), UEA-estrarano pri informado (2007-2013). Estrarano de Pola E-Asocio (2011-2013), vicprezidanto de PEA (2013- ).Aspiroj: Klopodoj de kunlaboro kun aliaj organizoj, kiuj havas similajn kaj kongruajn celojn ankaŭ sur la landa nivelo pere de la LA-oj. Fortigo de la identeco sento de ĉiuj membroj de UEA kun ilia tegmenta asocio kaj logo de ekster asociaj E-parolantoj al kunlaboro por realigi konkretajn celojn. Utiligo de la potencialo, kiun reprezentas individuaj membroj en la funkciado de UEA.

 

Stefano Keller, Svislando

 

    Vivo: Diplomita instruisto, psikopedagogo (ELTE). Aktiva esperantisto ekde 1970. Estinta sekretario de UMEA. Diplomita E-instruisto (Cseh-metodo), metodologo (Kultura Centro Esperantista, La Chaux-de-Fonds, 80-aj jaroj).

 

    Kunfondinto de Junularo Esperantista Svislanda. Poresperanta aginto en Srilanko. Sekretario de Svisa E-Societo (2006-2013). Kunlaboranto en CDELI. Estrarano de UEA, ĉefreprezentanto ĉe UN, Ĝenevo.

 

    Aspiroj: Kreskigi la prestiĝon de UEA, Esperanto en internaciaj organizaĵoj, akiri infuajn rolojn en NRO-oj. Firmigi la statuson de UEA, kiel defendanto de lingvaj rajtoj. Prezenti konkrete E-on kiel justan alternativon al la komunikada situacio tutmonda. Esplori eblojn pri interagoj kun la ekstera mondo, novaj okazoj, agadmanieroj, strategioj efkaj por konkretaj paŝoj. Profesiigo de la laboro. Plifortigo de kunlaboro inter komisiitoj de UEA.

 

La Estararo aktivos pere de tri subteamoj:

 

1. Mastruma: Fettes (gvidanto), Schäfer, Lee, MacGill. Traktos fnancon, membraron, kongresojn, regularojn, organojn, dele-gitojn, rilatojn kun la CO, kaj aliĝpetojn de landaj asocioj.

 

2. Monda: Keller (gvidanto), Fettes, Pietrzak, Vergara. Traktos rilatojn kun UN, Unesko, kontinentaj instancoj kaj neregistaraj organizaĵoj; kaj plie strebos prezenti nin ekster movade, kio inkluzivas la starigon de Tutmonda Inform-Reto (TIR).

 

3. Movada: MacGill (gvidanto), Lee, Pietrzak, Vergara. Inten-sigos rilatojn kun la landaj kaj fakaj asocioj, kun la regi onaj komisionoj, E-centroj kaj aliaj agantoj, cele al realigo de projektoj en la kampoj precipe de Konsciigo kaj Kapabligo.

 

(Redaktoro: Chen Ji)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments