Ĉefpaĝo

Islanda prezidento intervidiĝis kun la ĉina E-delegacio

| 2013-07-23
Nombro de mesaĝoj(0)

 

Intime babilas s-ro Guo Xiaoyong (la tria de maldekstre), s-ro Olafur Ragnar Grimsson (la unua de maldekstre), s-ro Ma Jisheng (la dua de maldekstre) kaj s-ro Ragnar (la dua de dekstre).  

 

    La 21-an de julio inaŭguriĝis la 98-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Harpa, la centro de koncertoj kaj konferencoj, en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando. Al ĝi ĉeestis 1032 delegitoj kaj esperantistoj el 55 landoj kaj regionoj.

 

    Antaŭ la inaŭguro, s-ro Olafur Ragnar Grimsson, islanda prezidento, intervidiĝis kun la ĉina E-delegacio. S-ro Guo Xiaoyong, la estro de la ĉina E-delegacio, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, faris al la prezidento klarigon pri la agadoj de la "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" kaj tiu de la "Ĉina Tago" kaj konigon pri la fundamentaj situacioj de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj pri tiuj de la E-movado en Ĉinio. s-ro Olafur Ragnar Grimsson alte taksis la ĉinan registaron pro ĝia longtempa kaj daŭra subtenado al la disvolviĝo de Esperanto kaj esperis ke Islando kaj Ĉinio konstruos pli vastan kanalon por la kulturaj interŝanĝoj en multaj kampoj de la du landoj.

 

    En la intervidiĝo partoprenis ankaŭ la eduka kaj kultura ministro de Islando, S-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la Ambasadejo de Islando en Ĉinio, kaj aliaj honoraj gastoj.

 

     La intervidiĝon ĉeestis ankaŭ s-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando, s-ro p. Dasgupta, la nuna prezidanto de UEA, s-ro Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA kaj aliaj personoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments