El Popola Ĉinio>UK>

Kunsidis IKUE kaj KELI

| 2013-07-24
Bookmark and Share

 

 

de Marija Belošević

 

    Posttagmeze de la 21-a, trideko da kristanoj kunsidis en la salonon Dao Anh Kha. Post enkonduka kanto kaj preĝo kiun gvidis pastro Bernard Einchkorn, estis legitaj mesaĝoj de la prezidanto de IKUE kaj de la prezidanto de KELI. Sekvis prezentoj pri la ĉi-jara kongreso de IKUE kaj pri la KELI-kongreso okazonta en Ĉeĥio tuj post la UK, kaj prelego pri “Evangelizado per modernaj komunikiloj”. Estis proponite al ambaŭ kristanaj organizaĵoj, t.e. IKUE kaj KELI, ke surbaze de ilia ĝis nuna bona kunlaboro en la pretigado de la libro Adoru, ekumenaj diservoj okaze de la UK, ekumenaj kongresoj, k.a. ili provu elpensi ankaŭ iun komunan agadon en la virtuala mondo.

 

 

(Redaktoro: Chen Ji)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments