El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kajto flugis en la ĉielo de Islando

| 2013-07-24
Bookmark and Share

 

Wang Yongxun kaj lia kajto  

 

    La 21-an de julio, la drak-forma kajto farita de ĉina popolartisto Wang Yongxun estis flugita en la ĉielo de Rejkjaviko en Islando, kie okazis la 98-a Universala Kongreso de Esperanto.

  

    Wang Yongxun estas moderna fama artisto de kajt-farado en Ĉinio. En la sama tago esperantistoj el la tuta mondo rigardis la kajton flugantan en la ĉielo super Harpa-halo.

 

    Laŭ statistikoj, 1032 esperantistoj el 50 landoj kunvenis por ĉeesti la kongreson. En la posttagmezo de la 20-a julio laŭ la loka tempo inaǔguriĝis en Rejkjaviko la agadoj de la Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo organizita de la ĉina delegacio de la 98-a Universala Kongreso. La aktivadoj liveris bonan topikon al esperantisoj. Fotoj eksponitaj en la aktivadoj venas el la provinco Shandong en orienta Ĉinio kaj el la urbo Suzhou en sudoriento de la lando, ĉar Shandong estas naskiĝejo de la konfucea kulturo kaj Suzhou -- la reprezentata urbo, en kiu estas kunfanditaj la klasiko kaj la moderneco.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments