El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis forta tertremo en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio

| 2013-07-24
Bookmark and Share

Atingo al la loko tertreme plagita

Urĝa savado de la teamoj en la gubernio Minxian

Suferantoj de la katastrofo en konstruado de tentoj kune kun policanoj  

 

    Je la 7-a horo kaj 45 minutoj en la 22-a de julio (laŭ la pekina tempo) okazis 6,6-magnituda tertremo en la regiono inter la gubernioj Minxian kaj Zhangxian de la provinco Gansu en okcidenta Ĉinio. La centro de la tertremo situas en la loko ĉe 34.5 gradoj de la norda latitudo kaj 104.2 gradoj de la orienta longitudo. Ĝis la 20-a horo de la 22-a de julio, la tertremo kaŭzis la morton de 89 homoj, perdiĝon de 5 homoj kaj vundiĝon de 628 homoj. La lokaj hospitaloj akceptis 868 koncernajn vunditojn, inkluzive de 16 krize vunditaj kaj 119 grave vunditaj.

 

    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, postulis, ke la registaro kaj respondecaj departementoj de la provinco tuj organizu la homfortojn por plenforte fari savadon kontraŭ multiĝo de mortintoj kaj vunditoj. Oni devas evitigi la popolon for de danĝero kaj bone aranĝi la vivon de la tieaj popolanoj kiel eble plej rapide, plimultigi la monitoron kontraŭ postskuo de la tertremo kaj plifortigi antaŭvidon de postdamaĝoj por laŭeble mildigi la damaĝojn kaŭzitaj de la tertremo.

 

    Ankaŭ Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, faris konkretajn ordonojn.

 

    Post la tertremo, la ĉefaj respondeculoj de la provinco tuj vizitis al la urĝa komandejo. La grupo de la Ĉina Tertrema Buroo jam ekveturis.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments