El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon esprimis profundan kondolencon al la viktimoj de la tertremo en la provinco Gansu de Ĉinio

| 2013-07-25
Bookmark and Share

Ban Ki-moon esprimas profundan kondolencon al la viktimoj de la tertremo de la provinco Gansu en la sidejo de la konstanta delegacio de Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj.  

 

 

    La 22-an de julio Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, esprimis kondolencon al la viktimoj de la tertremo okazinta en la urbo Dingxi de la provinco Gansu en okcidenta Ĉinio kaj esperas, ke la ĉina popolo povos kiel eble plej rapide venki la katastrofon.

 

    Vespere de la 22-a de julio, Ban Ki-moon diris en la sidejo de la konstanta delegacio de Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj, ke li esprimis profundan kondolencon al la viktimoj de la tertremo okazinta en la provinco Gansu de Ĉinio la 22-an de julio kaj profundan kompaton al la vunditoj de la tertremo. Li diris: "La Unuiĝintaj Nacioj zorgas pri la familianoj de la viktimoj kaj pri la vunditoj. Mi kredas, ke gvidate de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj helpate de la ĉina popolo la vunditoj certe povos kiel eble plej frue resaniĝi." Ban Ki-moon diris ankaŭ, ke li elkore esperas, ke la ĉina popolo kiel eble plej rapide eliros el la tragedia akcidento.

 

    Je la 7-a horo kaj 45 minutoj de la 22-a de julio (laŭ la pekina tempo) okazis 6.6-grada tertremo en la urbo Dingxi inter la gubernioj Minxian kaj Zhangxian de la provinco Gansu. La tertremo trafis 123 mil homojn de 204 vilaĝoj kaj urbetoj de 22 gubernioj kaj regionoj de 6 urboj kaj subprovincoj inkluzive de Dingxi, Longnan, Tianshui, Baiyin, Linxia kaj Gannan, kaŭzis la morton de 89 homoj, perdiĝon de 5 homoj kaj vundiĝon de pli ol 800 homoj. 31.6 mil homoj estis urĝe translokigitaj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments