Ĉefpaĝo

Filmoj "Produktitaj de Chen Kexin"

| 2013-07-26
Bookmark and Share

 

de Zhang Shuang

 

 

    Chen Kexin (Peter Chan), fama ĉina reĝisoro, estis naskita en Hongkongo, Ĉinio. Liaj gepatroj estis elmigrintaj ĉinoj en Tajlando. Lia patro estis scenaristo kaj film-reĝisoro, tio malfermis por li la unuan fenestron al la filma mondo. En sia 21-jaraĝo, li faris tradukon por la tajlingva versio de la filmo Herooj ne Larmas reĝisorita de Wu Yusen (John Woo) en 1986, kaj sekve komencis sian filmistan karieron.

 

    La rondo de ĉinlingvaj filmistoj unuanime opinias, ke Chen Kexin estas filmisto kiu kapablas produktori, reĝisori kaj distribui. Li diris kun fiero, ke ĉiuj liaj filmoj estas "produktitaj de Chen Kexin".

 

 Chen Kexin

 

Garantio por bileteja gajno kaj premio

 

    "Produktita de Chen Kexin" estas fama marko de ĉinlingvaj filmoj kiel garantio por bileteja gajno kaj premio.

 

    En la jaro 1991, lia unua filmo Rakonto inter Du Urboj akiris la premion por la plej bona aktoro kiu ludis la ĉefan rolon en la 11-a Hongkong-a Filma Premio.

 

 

 Sceno el la filmo Rakonto inter Du Urboj

 

    En 1995 pro la filmo Li Estas Virino, kaj Ŝi, Viro li fariĝis unu el la kandidatoj al la premio por la plej bona reĝisoro en la 14-a Hongkong-a Filma Premio.

 

 Afiŝo de la filmo Li Estas Virino, kaj Ŝi, Viro

 

    En 1996, lia Ama Rakonto ricevis 9 premiojn en la 16-a Hongkong-a Filma Premio.

 

    En 2005, la filmo Eble Amo akiris la premion por la plej bona reĝisoro en la 43-a Orĉevala Premio de Tajvano kaj la saman premion en la 25-a Hongkong-a Filma Premio.

 

    En 2007 lia filmo Militaristoj fariĝis bileteja ĉampiono de la ĉinlingvaj filmoj en tiu ĉi jaro kaj havigis al si la premiojn por la plej bona filmo kaj la plej bona reĝisoro en la 45-a Orĉevala Premio de Tajvano.

 

    En 2010 lia filmo Gardistoj kaj Asasinisto gajnis premion por la plej bona filmo en la 29-a Hongkong-a Filma Premio.

Chen Kexin gajnis premion por la plej bona reĝisoro per la filmo Militaristoj en la 45-a Orĉevala Premio de Tajvano. 

 

    En majo de 2013 la filmo Ĉinaj Partneroj de Chen denove akiris grandan sukceson.

 

Plena fido al la ĉina marketo

 

    En 1997 kiam li reĝisoris la filmon Amletero en Usono, li havis profundan komprenon pri la filmfarada sistemo de Hollywood.

 

    En 2000 li revenis al Hongkongo el Usono kaj starigis sian kompanion Applause Pictures por fari filmojn. Kunlabore kun filmistoj de Hongkongo, Tajlando, Japanio, Koreio kaj aliaj lokoj de Azio, li anoncis sian laboran celon: fari altkvalitajn aziajn filmojn. En 2005 li eniris en la rondon de la filma industrio de la ĉeftero de Ĉinio kaj enradikiĝis tie per siaj multaj "produktaĵoj" en la filma merkato. Li diris: "La filma merkato de Ĉinio estas la lasta destino de la ĉinlingvaj reĝisoroj." Li havas plenan fidon al la futuro de la ĉina filmo. Li opinias, ke por la ĉinaj filmistoj, ne necesas fari vendadon al la tuta mondo, ĉar la ĉina merkato jam sufiĉas al ili.

 

Steloj kaj la venda strategio

 

    Chen Kexin diris, ke filmo havas substancan diferencon kompare kun romano aŭ pentraĵo. La farado de filmoj estas "fabrika procezo", kiu bezonas monon, homforton kaj materialon. Filmoj bezonas beligan pakadon, kaj oni devas ekvilibrigi ĝian artecon per steloj kaj propagando por ke ĝi havigu al si komercan valoron kaj vivan spacon.

 

    En la rondo de ĉinlingvaj filmistoj, Chen Kexin estas konata pro sia multa pago por la geaktoraj dungoj. Ekzemple, li altkoste invitis Li Lianjie (Jet Li) kaj Liu Dehua (Lau Tak Wah) por sia filmo Militaristoj; kaj Zhang Guorong (Leslie Cheung) kaj Liu Jialing (Carina Lau) por la filmo Li Estas Virino, kaj Ŝi, Viro.

 

Chen Kexin (la unua de maldekstre), Li Lianjie (la dua de maldekstre) kaj Liu Dehua ( la dua de dekstre) 

 

    Post fino de la filmado, li mem faras vendadon. Pri la filma vendado, li diris, ke ne estas sekreto por sukceso, oni devas mem ĉeesti al ĉiuj ĉenoj. Pro tio, ke ĉiuj filmoj ne estas samaj, do iliaj vendaj strategioj devas esti diversaj.

 

    Dum la vendado en diversaj lokoj, li certe kunvenigas la estrojn de la kinejoj por fari decidon pri tempo de filma projekcio. Li diris: "La direktoroj de la kinejoj havas la rajton aranĝi vicon de la filmoj en projekciado, ili scias, kiom da homoj venos spekti la filmon, kaj deziregas la biletejan gajnon same kiel ni."

 

Ĉinaj Partneroj produktita de Chen Kexin

 

    Nun vaste projekciata filmo sur la ĉina ĉeftero estas Ĉinaj Partneroj. Ĝia enhavo temas pri entreprenado kaj kreskado. Ĉar ĝi ne apartenas al iu ajn "varma temo" de la filmo, ĝi havas malfacilon en la vendado. Krom la normalaj manieroj por propagando, Chen Kexin faris ankaŭ surretajn videojn. Kaj por diskonigi la filmon al la entreprenista rondo, li partoprenis en Yabuli-a Forumo kaj Boao-a Forumo. Li diris: "En ĉi tiu senĉese noviĝanta mondo, neniu scias la veran vojon de la filma vendado, oni povas nur senhalte provi kaj provi, kaj ĉerpi spertojn el malsukcesoj."

    La filmo Ĉinaj Partneroj rakontas pri la kreskado de tri junuloj en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. La tri junuloj estis bonaj amikoj en la universitato, ili kune lernis, ludis, serĉis amikinojn, revis iri al Usono kaj starigi lernejon pri la angla lingvo. La lernejo firme kunligis iliajn sortojn.

 

 Afiŝo de Ĉinaj Partneroj

 

    Li diris, ke la rakonto estas la plej emocia por li en la pasintaj 22 jaroj. Li ŝuldas duonan sukceson de la filmo al rakonto pri entreprenado de la lernejo New Oriental (fama neregistara lernejo en kiu oni instruas la anglan lingvon). Chen Kexin mem estas samaĝa kiel la roloj en la filmo, kaj ĝuste pro tio, li volas filmigi la ĵus pasintajn 30 jarojn. Li sentas, ke farado de la filmo estas lia devo.

 

    La filmo Ĉinaj Partneroj debutis en la 27-a de majo en la kuranta jaro. Ĝi gajnis 360 milionojn da juanoj per biletvendado en 10 tagoj. Cetere, ekde la dua semajno, la spektantoj ege multiĝis, tio montris postan forton de ĝia bileteja gajno.

Chen Kexin kaj geaktoroj de la filmo Ĉinaj Partneroj 

 

    Chen Kexin diris: "Mi ne sentas min eksterordinara, mi estas nur simpla konsumanto de filmoj, mi ne volas emfazi ke mi estas reĝisoro de artaj filmoj. Ankaŭ mi ŝatas rigardi tiujn filmojn populare ŝatatajn kaj bone gajnantajn. Feliĉe, ke mia gusto estas pli proksima al tiu de la publiko, tamen pli da obstino ekzistas en ĝi, do, estas eble, ke miaj 'produktaĵoj' havas ian apartecon krom ĝia populareco."

 

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments