El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 24-a Hongkonga Libro-Foiro

| 2013-07-26
Bookmark and Share

 

En la foirejo plena de vizitantoj dum la lasta tago  

En atendo por rigardi la 3D-ekspozicion  

 

 

    La 23-an de julio en la Ekspozicia kaj Kunvena Centro de Hongkongo fermiĝis la 24-a Hongkonga Libro-Foiro, kies temo estas "Legu la mondon, legu por pli bona mondo". Ĝin ĉeestis 560 kompanioj el 30 landoj kaj regionoj, kaj vizitis 980 mil homoj, el kiuj 89% estas hongkongaj loĝantoj. 60% de la vizitantoj el aliaj lokoj venis al Hongkongo por ĉeesti la foiron kaj plejparte esprimis veni denove por la foiro en la venonta jaro.

 

    En la foiro, pli ol 20 kompanioj eksponis elektrajn librojn, kiujn legantoj aĉetis pli multe ol la tradiciaj libroj. Romanoj ĉiam estas la plej popularaj libroj aĉetitaj de preskaŭ 60% da legantoj.

 

     Nun la Hongkonga Libro-Foiro jam fariĝas grava kultura evento en Azio. Okazis en la foiro ankaŭ 400 aktivadoj, en kiuj partoprenis 250 mil legantoj ĉinaj kaj alilandaj. Ekspozicio pri kulturo, parolo de famulo kaj tema diskuto plaĉis al la vizitantoj. Plie, la 3D ekspozicio pri la grotaro Mogao en Dunhuang estis tre populara.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments