El Popola Ĉinio>头条新闻>

Farso -- la manifestacio de Filipinoj kontraŭ Ĉinio

| 2013-07-26
Bookmark and Share

 

Manifestaciantoj kun sloganoj kontraŭ Ĉinio

 

    La 24-an de julio antaŭ la sidejo de la konsula sekcio de la ambasadorejo de Ĉinio en Filipinoj okazis manifestacio por tiel nomate protesti kontraŭ Ĉinio pro ĝiaj "invado kaj okupo" de insuloj de Filipinoj. La manifestacio komenciĝis je la 12-a horo kaj daŭris unu kaj duonan horon. Laŭ observado de raportistoj, la tiel nomata granda manifestacio nur estas farso.

 

    De la 11-a horo ĝis la komenco de la manifestacio la nombro de la manifestaciantoj estis malpli ol 500, inter kiuj estis ĉirkaŭ 100 policanoj, kiuj konservis la ordojn, kaj raportistoj. Interese estis, ke en la komenco de la manifestacio kelkaj civitanoj volis partopreni en la manifestacio, sed poste foriris informiĝinte, ke ili ne havis kvalifikon por senpage ricevi tagmanĝon kiel aliaj manifestaciantoj, kiuj estis en unuecigaj vestoj.

 

    La iniciatintoj de la ĉi-foja manifestacio estas Alu Nan, eksa ministro pri internaj aferoj de Filipinoj, kaj High Leitz, eksa konsilanto pri ŝtata sekureco. Laŭ konigo de la amiko, kiu laboras en loka amaskomunikilo, Alu Nan estis ministro pri internaj aferoj en la periodo de Fidel Ramos antaŭ dek kelkaj jaroj, kaj High Leitz estis konsilanto pri ŝtata sekureco en la periodo de Gloria Macapagal Arroyo.

 

    En Filipinoj oni ofte okazigas manifestaciojn por prezenti sian peton. La homoj, kiuj organizis manifestaciojn, nur estas por kaŭzi atenton de amaskomunikiloj kaj por fari preparon por estonta elektado. Estas certe, ke plej multe da filipinaj popolanoj estas tre amikaj al Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments