El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komencita en la urbo Dunhuang la kuna intervjuado de la raportistoj el la du bordoj de la taiwan-a markolo

| 2013-07-26
Bookmark and Share

 

En la starta ceremonio de la agado  

 

 

    La 24-an de julio estis komencita en la urbo Dunhuang de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio la kuna intervjuado de raportistoj el la du bordoj de la taiwan-a markolo. Dum la 12-taga agado titolita "Nordokcidenten la raportistoj el la du bordoj", sume 13 raportistoj de la ĉeftero de Ĉinio kaj 20 el ĝia insulo Taiwan faras viziton al la provincoj Gansu kaj Shaanxi kaj al la Ningxia-a Hui-Nacia Aŭtonoma Regiono. Tie ili havas spertojn pri la nova aspekto de la nordokcidenta parto de Ĉinio kaj faros raportojn pri tio.

 

    En la starta ceremonio la intervjua grupo silente staris momenton por esprimi funebron al la viktimoj en la tertremo okazinta en la provinco Gansu antaŭ kelkaj tagoj. La respondeculo de la oficejo koncerna al Taiwan diris, ke multaj entreprenoj investitaj de Taiwan entuziasme faris savadon aŭ donacadon, oni jam sendis la unuan helpmaterialaron al la plagita loko, la suferantoj de la katastrofo jam sentis la profundan amon de la taiwan-a popolo. Li esperas ke la surlokaj taiwan-aj mediatoj transdonos sian koran dankon al la taiwan-anoj kiuj zorgas kaj helpas la viktimojn de la tertremo.

 

    La raportistoj de la ĉeftero de Ĉinio venis el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la Ĉina Nacia Radio, la Ĉina Centra Televida Stacio, la Ĉina Novaĵa Agentejo kaj el aliaj vehikloj; la taiwan-aj raportistoj venis el The Central News Agency, United Daily News, China Times, Television Broadcasts Satellite (TVBS), Chung T'ien Television, Eastern Television kaj tiel plu.

 

     En la jaro 1992 okazis por la unua fojo la nomita kuna intervjuado de raportistoj el la du bordoj de la taiwan-a markolo, oni jam sukcese okazigis 12 fojojn da tia agado. Ĝi estas la marka programero kun forta influo en la novaĵ-koncernaj interŝanĝoj de la du bordoj kaj bone ŝatata de la gazetara rondo, precipe de tiu en Taiwan de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments