El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingita la preza promeso pri la komerca disputo pri eksportado de ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj al Eŭropo

| 2013-07-29
Bookmark and Share

 

 

 

Shen Danyang, proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio

 

    La 27-an de julio la Ĉina Asocio por Importado kaj Eksportado de Mekanikaj kaj Elektraj Produktaĵoj anoncis, ke la fotovoltaa industrio de Ĉinio kaj la Eŭropa Komisiono atingis la prezan promeson pri komerca disputo pri eksportado de ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj al Eŭropo. Shen Danyang, proparolanto de la ĉina ministerio pri komerco, faris parolon pri la afero kaj esprimis aplaŭdon kaj bonvenon pri tio.

 

    Shen Danyang diris, ke de la kuranta jaro la Ministerio de Komerco de Ĉinio antaŭenpuŝas ĉinajn asociojn kaj entreprenojn de fotovoltaa industrio konsiliĝi kun esploraj organizoj de Eŭropo. La Ĉina Asocio por Importado kaj Eksportado de Mekanikaj kaj Elektraj Produktaĵoj kaj rilataj entreprenoj kelkfoje vojaĝis al Eŭropo por fari komunikadon kun rilataj entreprenoj. La 5-an de junio rilata flanko de Eŭropo anoncis sian rudimentan decidon. Post tio rilataj entreprenoj de Ĉinio multe klopodis kaj faris konsiliĝojn kaj traktadojn kun esploraj organizoj de Eŭropo pri la preza promeso. La rezulto de la traktadoj estas pozitiva, konstruiva kaj plene montris la duflankan sintenon pragmatan kaj flekseblan kaj ilian saĝecon en solvo de aferoj.

 

    Shen Danyang diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Eŭropo havas grandan komercan sumon kaj apero de la komerca malakordo estas normala. Oni devas racie trakti la malakordon kaj bone solvi ĝin. La fotovoltaaj produktaĵoj koncernas al la klimataj ŝanĝiĝoj komune atentataj de la homaro kaj al la novaj resursoj. Bone trakti la komercan malakordon pri fotovoltaaj produktaĵoj utilos al la sana kaj stabila disvolviĝo de la pur-energia industrio de la tuta terglobo. La fotovoltaa industrio de Ĉinio kaj Eŭropo havis bonajn kunlaboron kaj kunfandiĝon inter la du flankoj. Ĉinio volontas penadi por akceli la duflankajn industriojn, grandigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj komune konservi sanan kaj ordan disvolviĝon de la fotovoltaa industrio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments