El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina naĝisto Sun Yang ĉampioniĝis en la vira 400-metra libera naĝado de la 15-a Monda Ĉampioneca Konkurso de Naĝado

| 2013-07-30
Bookmark and Share

 

 Sun Yang (la 2-a de dekstre) en la finalo

Sun Yang en la premio-dona ceremonio  

 

    La 28-an de julio ĉina naĝisto Sun Yang ĉampioniĝis en la finalo de la vira 400-metra libera naĝado de la 15-a Monda Ĉampioneca Konkurso de Naĝado. Tio estas la unua fojo por Sun Yang gajni la oran medalon de la disciplino. Ĝi estas la unua ora medalo gajnita de la ĉina naĝ-teamo en la ĉi-foja monda ĉampioneca konkurso en Barcelono.

 

    Dum la konkurso Sun Yang ĉiam troviĝis en la loko antaŭ la aliaj naĝistoj kaj gajnis la oran medalon per 3'41''59. En la Londonaj Olimpikoj li gajnis la ĉampionecon de la disciplino per 3'40''14.

 

    Laŭ statistiko de la Internacia Federacio de Naĝado Sun Yang estas la tria naĝisto, kiu gajnis oran medalon de iu disciplino en la Olimpikoj kaj gajnis la ĉampionecon de la sama disciplino en la monda ĉampioneca konkurso en la sekvanta jaro. En la Londonaj Olimpikoj Sun Yang gajnis la ĉampionecon de la 400-metra libera naĝado kaj tiun de la 1500-metra. Antaŭ du jaroj li gajnis la oran medalon de la 800-metra naĝado kaj tiun de la 1500-metra en la monda ĉampioneca konkurso okazinta en Ŝanhajo.

 

    En la venontaj tagoj Sun Yang partoprenos en la naĝadoj 800-metra kaj 1500-metra kaj en stafeta naĝado.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments