El Popola Ĉinio>头条新闻>

Al Ĉinio "revenis" la cindro de la viktimoj de la aviadila kraŝo en San-Francisko, Usono

| 2013-07-30
Bookmark and Share

 

Halo de la funebra ceremonio por la 3 knabinoj 

La familianoj ne povas elteni siajn larmojn.  

 

    Vespere de la 28-a de julio la familianoj kaj parencoj de la 3 viktimoj de la aviadila kraŝo de la sud-korea aerkompanio Asiana Airlines revenis al Ĉinio portante la cindron de siaj filinoj.

 

    Matene de la 7-a de julio en San-Francisko de Usono okazis aviadila akcidento kiu tuj kaŭzis vundon de pli ol 100 homoj kaj morton de 2 ĉinaj knabinoj. La kraŝo de la aviadilo involvis 34 ĉinojn el la provinco Zhejiang. La 2 mortintoj estis ĝuste lernantinoj de la mezlernejo Jiangshan de tiu ĉi provinco. Inter la vunditoj, 10 homoj grave vundiĝis, kaj iu ĉina lernantino estis grave vundita je la kapo, ŝi forpasis en la 12-a de julio post multfojaj operacioj.

 

    Je la 24-a horo kaj 9 minutoj de la 29-a de julio en la funebra salono de la urbo Jiangshan de la menciita provinco, oni pendigis la horizontalan flagon "Animoj hejmeniĝas, forpasintoj trankviliĝas" por akcepti la cindron de la 3 knabinoj. La familianoj kaj la amikoj larme metis florojn antaŭ la fotoj de la forpasintoj. Post la funebra ceremonio, la familianoj malalte vokis la nomojn de la knabinoj bruligante paperojn laŭ la tradicia kutimo de Ĉinio por hejmenigi siajn filinojn.

 

    Oni okazigos memoran aktivadon por la mortintoj en la estonteco.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments