El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona muzikisto ludis kun geknaboj en Ŝanhajo

| 2013-07-30
Bookmark and Share

 

 Dominic ludas trumpeton.

 

 

    La 27-an de julio en Ŝanhajo, muzikistoj de Ĵazo en la Centro Lincoln per muzikiloj okazigis edukadan aktivadon pri ĵazmuziko por geknaboj. Dominic, trumpeta ludisto, uzis tamburon, violonon, pianon kaj vibrafonan pianon kaj kreis perfektan muzikon.

 

    Geknaboj fariĝis ne nur komponistoj, sed ankaŭ ludistoj, direktitaj de Dominic. Tiu ĉi aktivado estis antaŭprezentado de bonfara edukado de la Centro Lincoln en Ŝanhajo, kies vicdirektoro diris, ke ili ofte uzas familiarajn kantojn por praktiki la edukadon pri ĵazo. "Ĝi jam fariĝis matura rimedo por diskonigi ĵazmuzikon. Ni estos en Ŝanhajo 2 aŭ 3 semajnojn por influi geknabojn per ĵazmuziko. Malsama lingvo ne ĝenas min, ĉar muziko estas la komuna lingvo!”

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments